Esperanta Civito

SES anstataŭigas Claude Gacond

Svisa Esperanto-Societo metis finon al la longa prizorgado de la societa organo fare de s-ro Claude Gacond, nun 83-jara: ekde la venonta jaro li ne plu redaktos la multpaĝan bultenon "SES informas", kiu kostis al la societo jam pli ol la antaŭa bulteno plus jara abono al "Literatura Foiro" aŭ "Heroldo de Esperanto".

La bulteno mem iĝos virtuala, kun papera versio nur laŭbezone. Tamen tio ne signifas ke SES ŝparos monon, kvankam necese: la nova redaktoro (nuna kunprezidanto Dietrich Weidmann) planas koloran revuon dissendotan al aŭtoritatoj en Svislando, supozeble en svisaj lingvoj, eventuale per "papero dika luksa", kiel skribus s-ro Iksowski en "La Ondo de Esperanto" 1912.

"SES informas" naskiĝis en 1995 kaj estis redaktata de la karmemora Fritz Liechti, kiel modesta sed efika dumonata bulteno. Post li, SESi aperadis pli kaj pli dike kaj multekoste, plejparte kvazaŭ organo de CDELI, sed foje kun interesaj kulturaj artikoloj.

[HeKo 569 4-A, 9 dec 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0466 s s 
  Total: 0.0604 s s