Esperanta Civito

Lastaj kvar numeroj de Heroldo

Kun malfruo kvar numeroj de "Heroldo de Esperanto" atingas la fidelajn kaj paciencajn abonantojn: ili kovras la eventojn ĝis la mezo de novembro 2014. Pliaj tri numeroj, kovrontaj la ceteron de la jaro, estas finredaktataj. Per tio la kompleta kolekto de 2014 estos liverita.

La unua paĝo de HdE 2227 (11:2014) estas grandparte dediĉita al kongresoj: artikolo pri "SAT-kongreso kulture pli riĉa ol UK?" de Hilary Chapman apudas al "Katolikoj kaj protestantoj kune en Trento" de Pavol Petrik. La interno de la numero raportas pri aliaj someraj aranĝoj, precipe en meza Eŭropo, kaj enhavas la paroladojn de Nicole Piron, Giorgio Silfer, Olivier Tzaut okaze de la "bapto" de Salono Claude Piron en la Esperanto-Domo de KCE.

Trentolando revenas en HdE 2228 (12:2014) pro la tiea itala kongreso, dum la interno okupiĝas pri aranĝoj en orienta Eŭropo. La tria paĝo proponas novan ĉapitron el "Fragmentoj pri la dua mondmilito" de Petro Louis kaj interesan eseon de Jean Amouroŭ pri la rilatoj inter esperantismo kaj la franca socialismo. Interesa estas ankaŭ la diskuto pri la sendependigaj referendumoj en Skotlando kaj Katalunio.

HdE 2229 (13:2014) dediĉas la unuan paĝon al lingvaj temoj kaj lingvaj minoritatoj, parte ankoraŭ pro la menciitaj referendumoj, parte pro aliaj novaĵoj (Lingvo-Tago, lingvopolitiko de la Sankta Seĝo, ukrajna situacio ktp). La interno raportas pri kulturaj novaĵoj el multaj landoj, unuavice Pollando. Jean Amouroŭ esploras pri Jaume Grau Casas, kies sorto dum la dua mondmilito parte memorigas la peripetiojn de Petro Louis en kaptitejo.

HdE 2230 (14:2014) omaĝas al la 70-jariĝo de István Nemere kaj raportas pri kongresoj en Azio kaj aliloke. TEJO ricevas ankaŭ ĉi-numere pozitivan atenton pro diversaj aktivecoj. Ankaŭ aliaj verkistoj situas en unua plano, kiel Julian Modest, gasto de la Literatura Kafejo en Budapeŝto, kaj Baldur Ragnarsson, vizitita en Islando.

La 90an jarkolekton de "Heroldo de Esperanto" redaktis Anna Bartek, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 570 2-B, 11 jan 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0595 s s