Esperanta Civito

Lingva kolokvo sukcese ekis

Sukcese komenciĝis la kolokvo pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo", organizita de KCE ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono kaj malfermita de sen. Marie-France Conde Rey, Konsulo de la  Esperanta Civito. En sia inaŭgura alparolo, hodiaŭ matene, ŝi emfazis la unikecon de la aranĝo, kiu kunvenigis membrojn kaj de la Akademio de Esperanto kaj de la Lingva Komitato de Esperantio, kaj memorigis la proksimecon al la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

En la unua prelego prof. d-ro Christer Kiselman, prezidanto de la Akademio, komparis la tensojn en praesperanto(j) kaj en Lingvo Internacia, insistante pri la valoro de la imperfekto, lastmomente rezignita de Doktoro Esperanto.

Komparado karakterizis ankaŭ la referaĵo de d-ro Giorgio Silfer, dediĉita al la lingvopolitikoj en la nuna Esperantio. Post superrigardo al la pasinteco (la lingvopolitiko skizita en la unua artikolo de la Bulonja Deklaracio, la "minoritat-eksterma" vidpunkto de Lanti, la lingva faceto de imperiismo laŭ Tyresö) li prezentis la nunajn modelojn: tiu de UEA (implice en Prago 1996, eksplicite en septembro 2008, ankaŭ kontraste al la Maalouf-raporto), tiu de Kataluna Esperanto-Asocio (akre kritika kontraŭ UEA) kaj la raŭmisma lingvopolitiko.

Ne kompara, sed raŭmisme orientita estis la prelego de prof. d-ro Carlo Minnaja: "Lingvo kun popolo, ho animleva scio!", kiu donis al li la okazon enfokusigi kelkajn malkovrojn el la ĵus finverkita kaj enpaĝigata "Historio de la esperanta literaturo". La debato pri lia prezento, kaj specife pri la verko, daŭris ankaŭ post la vespermanĝo, kun la partopreno de ambaŭ kunaŭtoroj.

[HeKo 571 3-B, 28 feb 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0974 s s 
  Total: 0.1117 s s