Esperanta Civito

Pozitivan jarraporton aprobis la KCE-Asembleo

La Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kunveninta hodiaŭ en Ĉaŭdefono sub la taga prezido de c-ano Carlo Minnaja, aprobis post amendoj la raportojn de la Komitato, kies agado en 2014 firmigis la situacion de KCE, administre kaj finance. La ĝojiga konstato ke la Domo estas por KCE rimedo, ne celo, preludus al pli da kultura aktiveco dum la jartrio 2015-17.

KCE celas organizi junularan aranĝon en 2017, kiel IJK-on aŭ alian konferencon: tio estas la plej ambicia projekto, por kiu la Komitato starigos baldaŭ LKKon. La projekto situas kadre de nova konstanta iniciato: ARTE - Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, kies unuan eldonon realigos Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, somere 2016.

La Asembleo diskutis ankaŭ pri la rilatoj kun LF-koop (konfirmante ilin), kun la svisa esperantistaro (post la oficiala komuniko de SES, ke ĝi intencas nek apogi nek donaci al KCE) kaj kun aliaj realaĵoj.

La nunaj statutaj organoj (Komitato kaj revizoroj) estis reelektitaj por tri jaroj: gec-anoj Giorgio Silfer, prezidanto; Elisabeth Amstad, vicprezidanto; Anna Bartek, sekretario.

[HeKo 571 4-B, 28 feb 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0719 s s 
  Total: 0.0856 s s