Esperanta Civito

Novjara saluto de Konsulo Walter Zelazny

Ĉi-jare finiĝas kadenco de la Konsulo, la unua en la historio de la Civito. Ni sukcesis konstrui ideajn kaj jurajn kadrojn por tiuj, kiuj opinias sin Esperantianoj.

Delonge ni konstatis ke la tradicia movado ne povas realigi ian ajn el siaj celoj pro manko de la materiaj kaj intelektaj fortoj. Ĉiam oni ripetadis ke NI povas solvi mondajn problemojn de la komunikado ktp… Bedaŭrinde neniam ĉi tiu konvinko apogiĝis je la sciencaj analizoj. Mi multfoje ripetis ke nia ekzisto estas celo en si mem. Esperanto enskribiĝas en la historio de la homaro per sia ekzisto. Nenio pli. Ĝi ne bezonas konkeri la mondon per la fina venko.

Dum mia konsulperiodo nia gazetaro publikigis almenaŭ tri grandajn intervjuojn kun d-ro Renato Corsetti. Mi devas sincere diri, ke mi atendis ke "tiuj en Roterdamo" reciprokos. Vane mi atendis. Mi supozas ke "tiuj en Roterdamo" ne estas konsciaj pri sia neglekto kaj morala bankroto. Kiel ili volas konkeri la mondon, se ili blindas je tio kio okazas en Esperantio?

Estas por mi granda honoro diri ĉi tie ke, sen la engaĝiĝo de dekoj el niaj Civitanoj, la Konsulo estus senforta. Do unue mi klinas la kapon antau Vi la Civitanoj, kiuj kunkreis nian strukturon. Antaŭ ĉio mi dankas al la nova Konsulo Giorgio Silfer, kies ideojn, agojn kaj laboron mi speciale aprezas kaj dankas al li pro la tuta, titaneska laboro. Ĉi tiu laboro estis klare aprezita dum la lastaj balotoj, kiu nomis Giorgion la nova Konsulo. Mi gratulas al li kaj al liaj kunlaborantoj. Mi ne forgesas pri la opozicio sine de la Civito, kiu multfoje markis sian opinion en niaj agoj.

Mi turnas min al niaj gekolegoj de Afriko. Estas ili, kiuj en la tuta historio de Esperanto plej bone komprenas Esperantan mesaĝon. Tio ne estas Bruselo, nek Varsovio, sed intelektuloj kiuj travivis sur la propra haŭto la plej diskriminaciajn, la plej kontraŭzamenhofajn agojn, ie en Afriko.

Mi restas en la Civito, fiera. Mi deziras al vi ĉiujn sukcesojn kaj ĉion bonan en la Nova Jaro 2007.

Prof. d-ro habil. Walter Zelazny
La Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 320 9-C, 12 jan 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0640 s s