Esperanta Civito

Naturamikoj sur "la plej danĝera pado en la mondo"

Konsiderite "la plej danĝera pado en la mondo", la fama Caminito del Rey en Andaluzio denove estas alirebla por ekskursantoj. Kaj inter la unuaj grupoj kiuj promenos sur ĝi estas tiu de Esperanta Naturamikaro: deko da personoj gvidataj de c-ino Alicia Marfetán, 18 aprilo 2015.

La Padeto de la Reĝo, en la Malaga provinco, ŝuldas sian nomon al la unua ŝtatestro kiu lernis esperanton, reĝo Alfonso XIII, ĉar li inaŭguris ĝin en 1921, okaze de la ekfunkciado de la suba digo. De la Padeto oni ĝuas unu el la plej spektaklaj panoramoj en Eŭropo.

Antaŭ ol ekskursi, niaj naturamikoj havos la okazon spekti du mirindajn filmojn en la naturamika Esperanto-Domo: "La ponto de Sankta Ludoviko de la Francoj", kie la sceno de la katastrofo estis ludita ĝuste en Caminito del Rey, kaj "La bruligita urbo", la unua (plejparte) katalunlingva filmo post la frankismo, kie kelkaj scenoj disvolviĝas en esperanto, kaj ankaŭ aperas Alfonso XIII. Komentarios la kinorecenzisto de "Literatura Foiro", sen. Giorgio Silfer.

La sekurigo de la Padeto, post jaroj da flegado, igas ĝin laŭirebla eĉ de esperantistoj... Eblas ankoraŭ aliĝi!

[HeKo 572 3-B, 12 mar 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0611 s s