Esperanta Civito

MacGill skeĉoverkisto, Mihalkov eseisto


Stefan MacGill en la brila vesto de skeĉoverkisto kun didaktika celo gastis hieraŭ ĉe la literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto.

La literatura kafejo, kie bonvenigas c-ano György Nanovfszky, kun sia partoprenantaro inter dekkvino kaj trideko da ĉeestantoj, estas la kultura esperanto-kunveno plej vizitata ĉiumonate en la hungara ĉefurbo. Al la sukceso de la literaturaj kafejoj kontribuas la aktiveco de sen. Anna Bartek.

La venonta literatura kafejo okazos en alia tago ol kutime: jam merkredon la 8an de aprilo. Dum tiu semajno gastos en Budapeŝto grava eseisto kaj literatura kritikisto, sen. Georgi Mihalkov el Sofio, kiel novelisto kaj romanisto pli konata sub la pseŭdonimo Julian Modest.

La temo traktota en aprilo estas la traduko de "La tragedio de l' homo" fare de Kálmán Kalocsay, okaze de la kvindeka datreveno de la lasta eldono, fare de la fama Corvina.

[HeKo 572 5-B, 20 mar 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0594 s s