Esperanta Civito

"Heroldo" kun la plej kompleta kalendaro


La numero 3:2015 de "Heroldo de Esperanto" proponas la plej kompletan kalendaron de eventoj en Esperantio dum la nuna jaro: ĝi okupas la du tutajn internajn paĝojn (en formato A3) de la populara informa gazeto. KCE restas grava punkto en tiu kalendaro, des pli ke Rimarkinda estis la aktiveco en Ĉaŭdefono dum la lasta porcio de la vintro, pro la sukcesaj Lingva Kolokvo kaj diversaj asembleoj de KCE, LF-koop kaj PEN.

La Lingva Kolokvo de KCE iĝas konstanta rendevuo, se ne koincide almenaŭ okaze de la Tago de la Patrina Lingvo. Samtempe elkoviĝis nova iniciato: ARTE - Arta Renkonto Transnacia en Esperanto. Unue en Budapeŝto, somere 2016; due en Ĉaŭdefono, somere 2017.

Kiam numero kovras la Okan de Marto (kiel ĉi tiu), tute nature en ĝi reliefas la aktiveco de la virinoj. Des pli ke ĉi-jare HdE povas raporti pri grava sukceso: la oficiala invito de Internacia Virina Konsilio al Feminisma Esperanta Movado.

La antaŭa numero 2235 (2:2015) de HdE estis aparte dediĉita al la unua mondmilito, kun represo de la artikolo "Super" de Hector Hodler, de la Alvoko al la diplomatoj de L. L. Zamenhof kaj kun tuta paĝo dediĉita al Esperantio dum la milita jaro 1915a. Historiografie tre interesa estas la <paĝego>: "Dum Zamenhof alvokis al paco, germanoj kaj britoj militis per esperanto".

La plej ofte aperantan gazeton en nia lingvo posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Redaktas gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli, Giorgio Silfer. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 572 9-B, 31 mar 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0569 s s