Esperanta Civito

Kvina numero de Heroldo en 2015


La numero 2238 (5:2015) de "Heroldo de Esperanto" raportas pri eventoj ĝis 25 aprilo 2015.

La kongresoj jam tamburas per la rezultoj kaj prognozoj: ĉu IJK en la perturbata Burundio? Kial UK 2017 en Koreio anstataŭ Kebekio? SAT(-Amikaro) kongrese krizas. IJF agrable sukcesis. La Esperanta Civito planas sian unuan kongreson.

Hamburgo invitas al kantokonkurso. Valle plu ŝvebas. Togolando orfas. Minsko festivalas. Lingva diverseco dum pola festivalo. Vatikana Radio: 5.000 elsendoj. Strategia forumo en Popola Ĉinio. Auld en Pekino. Volontuloj kaj gejunuloj tra la mondo.

Katastrofoj ne mankas: de Japanio al Kanado, de Nepalo ĝis via manĝotablo. Spirhaltiga tragedio en literatura kafejo. KCE lingve kolokvas kaj testadas. (Vit)migrado en Burgundio. PEN en Barcelono. Fragmento el la dua mondmilito.

La plej ofte aperantan periodaĵon en Esperantio posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝin kunredaktas gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Provekzemplero mendeblas ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 574 2-B, 5 maj 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0584 s s