Esperanta Civito

KCE-Komitato ordinare kunvenis


La Komitato de KCE kunvenis en pleno hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Svislando: ĉeestis ankaŭ la vickonsulo pri klerigado, c-ino Perla Martinelli. Didaktiko kaj lingvotestado estis fakte unu el la gravaj punktoj en la tagordo: ĝi kombiniĝis kun diskuto pri la aktiveco en Afriko -- el kio rezultis projekto proponota al afrikaj esperantologoj kaj instruistoj.

Estis diskuto pri la projekto de JARTE - Junalara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (2017) kaj ĝia antaŭa ARTE en Budapeŝto (2016). La Komitato komisiis sian prezidanton, sen. Giorgio Silfer, prepari skemon por la relanĉo de la Esperantologia Fakultato. Krome, c-ino Elisabeth Amstad estas komisiita reprezenti la Centron ĉe la baldaŭa landa konferenco pri kooperado, kun specifa fokuso pri orienta Eŭropo.

Prepare al la Forumo de la Esperanta Civito, fine de junio en Stokholmo, KCE decidis ellabori proponon de direktivo pri la administraj kostoj de la Kortumo kaj, laŭeble kun Fajszi Amika Rondo, proponon de rezolucio pri (J)ARTE.

[HeKo 574 9-B, 18 maj 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0658 s s 
  Total: 0.0793 s s