Esperanta Civito

Sukcesa debuto de Esperanta kaj Turka PEN-Centroj

Sukcesa debuto de la rilatoj inter la Esperanta kaj la Turka PEN, per prezento de nia literaturo al lokaj verkistoj (kaj kelkaj esperantistoj) hodiaŭ vespere en Istanbulo.

Ĉe la historiografia librovendejo Tarihçi Kitabevi en la urboparto nomata Kadiköy (Kadia Vilaĝo), c-ano Giorgio Silfer respondis al la intervjuaj demandoj de kolego Tarik Günersel, prezentante al nombra publiko nian lingvon kiel kulturan fenomenon.

La intervjuo okazis en la angla, kun postinterpreto al la turka. Kvankam li pritraktis la karakterizojn de la esperanto-teatro, kun emfazo pri niaj historie plej sukcesaj ĝenroj (kabareto, radioteatro, pupteatro), sen. Silfer larĝigis la prezenton al la trajtoj de la lingvo, vekante grandan intereson pro ĝia aglutina strukturo.

(Legu pli en Heroldo de Esperanto)

[HeKo 575 5-B, 28 maj 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.0555 s s