Esperanta Civito

34a mondkongreso de Internacia Konsilio de Virinoj

La turka ministro pri eksteraj aferoj inaŭguris hodiaŭ vespere la 34an mondan kongreson de Internacia Konsilio de Virinoj, en la luksa kadro de hotelo Kaya, Smirno/Izmir.

Kiel oficiala observanto la kongreson unuafoje partoprenas Feminisma Esperanta Movado, laŭ invito de s-ino Cosima Schenk, prezidanto de IKV. Nia delegacio konsistas el c-inoj Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli, kun la jura asisto de c-ano Giorgio Silfer.

IKV estas la tegmenta organizo por cent dek landaj asocioj. Ĝi funkcias kiel reto por seksa egalrajteco, kun batalaj aktualigoj, lastatempe kontraŭ la trafiko de homaj estuloj. IKV originas el Usono, el tiu Usono de la XIX jarcento malkovrinta la ekziston de aliaj popoloj. Tio propulsis pacemon; samtempe la virinoj komprenis ke ili havu alian rolon krom la hejma. Oni komencis per la lukto por la virina voĉrajto, kiu kulminis sojle de la unua mondmilito.

Per sia ĉeesto en Smirno FEM neformale elektis sian referencan organizon ekster Esperantio, kiel okazas jam (eĉ formale) por aliaj fakaj asocioj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito: PEN International por la verkistoj, Naturfreunde International por la naturamikoj, ALTE por Kultura Centro Esperantista.

[HeKo 575 6-B, 30 maj 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0598 s s