Esperanta Civito

La Vickonsulo insistas pri lukto kontraŭ perforto al virinoj

"La feminismo de la XX jarcento povis aktivi por la virinaj rajtoj kun pasiva rolo flanke de la viroj: certe, por ke la virinoj akiru la voĉrajton necesis novaj leĝoj, kiujn aprobis parlamentoj konsistantaj nur el unu sekso; sed la viroj simple cedis al la premo de la virinoj. En la nuna jarcento la absoluta prioritato estas la lukto kontraŭ perforto, kies viktimoj estas ĉie, eĉ se la problemo por okcidenteŭropaj virinoj ne aspektas same kiel por aziaj. Por solvi ĉi tiun universalan problemon la forto de la virinoj ne sufiĉas: necesas la alianco de viroj".

Per tiuj vortoj, diritaj hieraŭ en sia dulingva kongresa alparolo (laŭ invito de la prezidumo), la Vickonsulo de la Esperanta Civito vekis grandan aplaŭdon ĉe la Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj, kunsidanta en Smirno (Turkio).

La Asembleo invitis d-ron Giorgio Silfer esti individua membro de IKV: rara ŝanco por viroj. Fakte, IKV-membro individua ekvivalentas kvazaŭ al honora membro: necesas esti proponita de la internacia estraro aŭ de unu el la landaj konsilioj. C-ano Silfer akceptos tiun honoron nur post la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado, kunvokita al Stokholmo, 26 junio 2015 vespere, por interalie decidi pri la rilatoj inter FEM kaj IKV.

[HeKo 575 8-C, 1 jun 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0528 s s