Esperanta Civito

Nia himno kantita en la virina mondkongreso

Laŭ invito de la prezidumo, la Konsulo de la Esperanta Civito kantis du strofojn de "La Espero", ferme de la ĉi-matena sesio de la 34a Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj, en Smirno/Izmir (Turkio). La sesio estis aparte dediĉita al interkulturaj temoj: per la voĉo de c-ino Marie-France Conde Rey esperanto estis unuafoje aŭdata en tiu medio.

La elekto de la tago estis aparte feliĉa koincido kun la Tago de la Esperanta Lingvo, kion anoncis la prezidanto mem de IKV, s-ino Cosima Schenk.

La Asembleo pritraktis posttagmeze diversajn rezoluciojn, interalie pri malarmado, pri korupto, pri terapiaj narkotaĵoj, pri salajra malegaleco, pri fraktura teknologio. Mankis unuanimeco nur pri la rezolucio koncerne la azilrajton de virinoj kaj infanoj (du gravaj sindetenoj).

La delegacio de Feminisma Esperanta Movado aliĝis al kampanjo por kandidatigi la Komitaton de CEDAW (Konvencio por la elimino de diskriminacioj kontraŭ virinoj) por la Pac-Nobelo.

[HeKo 575 9-C, 2 jun 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0569 s s