Esperanta Civito

Impona verko premieros en Lillo

Post antaŭpremiero en Stokholmo pasintan dimanĉon, "Historio de la esperanta literaturo" premieros en Lillo (Francio) ĵaŭdon la 30an de julio 2015, per du prezentoj fare de siaj aŭtoroj, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

La samtagaj prezentoj disvolviĝos en malsamaj ejoj: por la esperantlingva publiko en la kongresejo de la centa UK, matene, kadre de la premiado de Belartaj Konkursoj; por la franclingva (preskaŭ triono de la kongresanaro parolas denaske la francan aŭ estis edukita ankaŭ en la lingvo de Molière) ĉe la plej prestiĝa librovendejo en Lillo, Librairie Internationale V.O., je tricent metroj de la kongresejo, posttagmeze je 17h00.

"La libro estas granda surprizo" komentarias al la adreso de la eldonejo d-ro Tazio Carlevaro, kiu verkis la literaturan parton de "Esperanto en perspektivo" kaj de kelkaj jaroj malpli intense sekvas la evoluon de Esperantio. "Tre intereskapta, detalriĉa, bele aranĝita kaj presita. Mi certe legos ĝin akurate -- sed kompreneble tio postulas tempon. Mi ne sciis, ke du iamaj Patrolanoj prilaboris tiom grandan kaj malfacilan libron, kun celo renovigi kaj reformi la tradician rakonton pri la esperanta literaturo. Mi foliumis ĝin, cetere. Kaj ŝajnas al mi, ke vi vere novigis la temon: ĉar finfine la anglalingva "Concise History" [de Geoffrey Sutton], aperinta antaŭ kelkaj jaroj, fakte ne estas renoviga. Gratulojn al Giorgio kaj al Carlo!"

La prezenton ene de UK gvidos precipe prof. Minnaja, dum tiun ĉe Librairie Internationale gvidos precipe prof. Silfer. La unuan prezidos prof. Humphrey Tonkin, la duan la estrino de la librovendejo, s-ino Môn Jugie. Per aŭtenta franca ĉampano la eldonejo LF-koop regalos la ĉeestantojn en la dua prezento.

[HeKo 576 6-B, 3 jul 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0629 s s