Esperanta Civito

UEA delegitimas la afrikan kongreson en Togolando

"Ni atentigas, ke la uzo de la titolo <6a Afrika Kongreso de Esperanto> por la aranĝo de 20-25 decembro 2015 en Togolando ne ricevas benon de la Afrika Komisiono de UEA, nek de UEA mem. La aranĝo rajtas pluiri, eĉ ni subtenos ĝin per diskonigo ĉar ghi havas indan enhavon, sed ne sub tiu nomo. La oficale akceptita 6a AKE okazos en Burundo en 2016, organizata kune de Afrika Komisiono kaj la lokuloj. Pri tio broŝuro jam ekzistas."

Per la supra hodiaŭa deklaro el Ostendo (kie disvolviĝas la ILEI-konferenco) la vicprezidanto de UEA, s-ro Stefan MacGill, delegitimas la preparlaborojn de c-ano Koffi Gbeglo kaj lia diligenta kolegaro.

La koncepto malantaŭ tiu deklaro estas, ke AKE apartenus al UEA, pli-malpli same kiel UK. Konsekvence nur UEA rajtus uzi tiun siglon, nome nur la personoj delegitaj de UEA, tio estas la Afrika Komisiono de UEA mem, kie ne situas Gbeglo kaj gekolegoj. Ni povas konkludi ke tiu deklaro malagnoskas UETAn kiel asocion rajtigeblan uzi la nomon "Afrika Kongreso de Esperanto".

Demandoj estas, kiu efektive posedas la markon AKE kaj kiu rajtas uzi ĝin. Pere de s-ro Stefan MacGill ni konas la respondon de Roterdamo. Ĉu c-ano Koffi Gbeglo povas kontesti tiun respondon, pruvante ke la marko AKE ne apartenas al Roterdamo? Se jes, li rajtus eĉ levi proceson kontraŭ UEA. Se ne, li estas devigata ŝanĝi la nomon al la kongreso.

(komentario el KCE, laboranta super didaktika projekto por Afriko)

[HeKo 576 9-A, 20 jul 15]

C-ano Bertil Nilsson komentarias:
Ĉu vere estas la tasko de c-ano Gbeglo ion ajn pruvi? Ĉu ne estas la tasko de UEA pruvi, ke ĝi kaj sole ĝi posedas rajton aranĝi la "6an Afrikan Kongreson de Esperanto"?

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0602 s s