Esperanta Civito

TEJO povos situi al UEA kiel Svislando al EU?

La Komitato de Universala Esperanto-Asocio ĵus donis verdan lumon al la jura sendependiĝo de sia junulara sekcio. La evento eble estas la organize plej grava en la historio de TEJO, post la fondo kiel TJO en la nederlanda SAT-medio (1938) kaj la transformo al TEJO, kiel junulara sekcio de UEA (1956).

Por akiri la juran personecon TEJO batalis dum dek ok jaroj, kun oftaj fajropaŭzoj. La ĉefa opozicianto al tio estis la burokrata aparato, specife la direktoro, Osmo Buller; sed rezisto venis ankaŭ el la jama Tyresö-generacio, kiu ĝis antaŭ ne longe ankoraŭ plene regis en UEA. La tempa koincido de la konsento de la UEA-Komitato kaj de la nomumo de f-ino Veronika Poór al la direktora posteno povas sugesti subitan cedon de Roterdamo al sia junulara sekcio. El tio eblas siavice dedukti: a) kreskon de la intertraktada kapablo de la TEJO-gvidantoj; b) atingon de iu ne supozita kriza punkto, trans kiu UEA riskus la definitivan rompon kun TEJO -- tial, prefere separo ol divorco.

La novan konjunkturon favoris ankaŭ modifo de la interna akso: pli fruaj lobioj estas nun malpli fortaj en UEA ol fariĝis la ILEI-medio, kun sia prezidinto Stefan MacGill kaj sia aikida prezidanto Mireille Grosjean, ambaŭ taktike (sed ne strategie) apertaj al TEJO. Ne hazarde, nur ILEI sendis saluton al la hodiaŭ inaŭgurita Internacia Junulara Kongreso (dum Marc Fettes mesaĝis nenion, nome de UEA).

La rektaj konsekvencoj de la UEA-decido estos modifoj en la statutoj de ambaŭ asocioj. Tiu de TEJO devos indiki la koncernajn normojn de la civila kodo en la lando kie ĝi estas registrota (Nederlando), supozeble kun la statuso de simpla societo (ne kooperativo, fondumo aŭ alio). Espereble ne okazos falsaĵoj, kiel por Internacia Sciencista Asocio Esperantista, en 2012. En tiu falsaĵo implikiĝis d-roj Vergara kaj Kováts, sen konsekvencoj por iliaj karieroj en Esperantio.

Modelo de la rilatoj inter UEA kaj TEJO povus esti la analoga ekvacio inter EU kaj Svislando: havi la maksimumon de la avantaĝoj el EU (legu: UEA) ne estante mem parto de EU (legu: UEA). Tamen ĉe TEJO pendas grava demando: ĝi estas generacia societo, tiel ke la nunaj gvidantoj (eĉ la nuna membraro) rapide ŝanĝiĝas. Tio rekondukas al la supra dedukto a): kiom daŭros la nuna kvalita nivelo de la TEJO-gvidantaro?

Ĉu eblas jam prognozi konkretajn sekvojn el la nova TEJO-statuso? Ekzemple TEJO ne plu devus dependi de la UEA-Komitato kiel lasta arbitracia instanco. Se okazus ankoraŭ tia incidento, kia la denunco en 2001 kontraŭ UEA-dungito pro seksa molestado, TEJO rajtus/devus tuj mem iniciati enketon kaj eventuale proceson, ne atendante ke tion (ne) faru la estraro de UEA.

[HeKo 577 8-A, 2 aŭg 15]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0598 s s