Esperanta Civito

Ne mankas falkoj en TEJO pri estontaj rilatoj kun UEA

Se la Komitato de UEA ne estis unuanima pri la novaj rilatoj kun TEJO, leviĝis kritikoj ankaŭ en la Komitato de TEJO, kies unua sesio pasis hodiaŭ en Wiesbaden (Germanio), dum la 71a Internacia Junulara Kongreso.

Estrarano Michael Boris Mandirola prezentis la statutajn amendojn pri kiuj konsentas jam UEA, kaj kiuj kondukus al la "jura sendependiĝo". Ne ĉiuj gejunuloj tamen ŝajnis persvaditaj: iuj celas plenan sendependecon kaj malfidas pri la posta evoluo, kiu grandparte dependos de kontrakto subskribota antaŭ la fino de oktobro 2015.

S-ro Mandirola klarigis ke la novaj rilatoj UEA-TEJO paŭsas la skemon de la rilatoj inter la nederlandaj socialistaj partio kaj junulara federacio. Efektive en la nova kunteksto TEJO ne plu estos kolektive respondeca pri decidoj de la propraj organoj kiuj, ekzemple, eventuale malrespektus la statutan neŭtralecon de UEA; kaj TEJO povus decidi esti membro de plia tegmenta organizo, ne nur UEA.

Sed la demando pri neŭtraleco estis jam norme likvidita en 2012, sen kontraŭstaro de UEA mem, rimarkigas la "falkoj", kaj TEJO jam nun membras en alia NRO ol la roterdama. Tial la jura sendependiĝo al kelkaj ne ŝajnas efektiva sendependiĝo. Ekzemple, rimarkigas alia TEJO-komitatano, ĉu ni povos fine havi kontrolon super niaj financaj rimedoj, momente administrataj de la Centra Oficejo? Kaj kio pri la proprietoj de TEJO, nome revuo "Kontakto", retpaĝoj, la marko IJK, pli frue ekzistintaj periodaĵoj, ktp?

La demandoj devus trovi solvon en la redaktota kontrakto, sed tio ne ŝajnas sufiĉa garantio. Eĉ pri la intertraktada kapablo de la TEJO-delegacio leviĝas duboj. Fine la Komitato delegis triopan komisionon pri la trastudo de la dokumentoj, kun definitiva aprobopropono venontan vendredon.

Se la rezisto de kelkaj sektoroj en UEA estis jam konata, por ekstera observanto la drasta malpopulareco de UEA ĉe kelkaj TEJO-komitatanoj povus veki surprizon: la separo ne ŝajnus sufiĉa, ili volus divorcon.

[HeKo 577 9-A, 3 aŭg 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0643 s s 
  Total: 0.0799 s s