Esperanta Civito

Mensogoj kontraŭ TEJO en "Libera Folejo"


Inter la diversaj mensogoj en la skandalisma retgazeto pri kiu responsas Kalle Kniivilä, lastatempe aperis la sekvaj:

"Surprize, dum la diskuto pri sendependiĝo de TEJO en la komitata kunsido parolvicon petis kaj ricevis Valerio Ari (Giorgio Silfer), kiu naskiĝis en 1949 kaj ne havis multan rilaton al la agado de la junulara asocio post la IJK en Raŭmo en 1980. En sia repliko Valerio Ari subtenis la sendependiĝon de TEJO kaj forte kritikis la kontraŭulojn de la ideo."

En la supra alineo ĝustas nur nomoj kaj naskiĝjaro.

1) Ne temis pri la diskuto, sed pri la prezento de la nova statuto de TEJO, pri kiu diskuto kaj voĉdono okazos kongresfine.
2) La parolo estis petita nur por indiki teknikan rimarkon de jura fakulo (diferenco inter aprobo kaj ratifo), sen specifa subteno al io aŭ alio.
3) Kiu ajn eksterulo rajtas interveni en la TEJO-Komitato, se la Komitato mem konsentas pri tio: demandite, ĉi-kaze la Komitato unuanime konsentis (laŭ la levitaj manoj).
4) Pri la ĉeesto (kaj programa kontribuo) de Giorgio Silfer en junularaj kongresoj kaj festivaloj post 1980, LibFol estas neniom informita.

Kalle Kniivilä de jaroj kampanjas kontraŭ la junulara sekcio de UEA, plej ofte mistifikante la informojn, nome li "informas" estante mem misinformita. Kia profesieco por ĵurnalisto!

[HeKo 578 2-A, 4 aŭg 15]

Jen reago de TEJO-komitatano Rogier Huurman al la mensogoj/mistifikoj en LibFol:

La komitato de TEJO funkciis, kiel ĝi devas funkcii.

Ŝvebas tra la interreto multaj klaĉoj, supozoj kaj onidiroj pri la ĵus okazinta elekto de la nova estraro de TEJO. Per tiu ĉi tekstopeco mi ŝatus klarigi, ke okazis nenio fremda krom komitato, kiu plenumas sian kontrolan rolon en la asocio.

La unuaj plendetoj ĉe mi kaj aliaj komitatanoj aperis, kiam ekvojaĝante al la IJK ankoraŭ tute mankis jarraporto, buĝeto aŭ raporto de la elekta komisiono. Raporton de la elekta komisiono ni finfine vidis (mallonge) dum la unua sesio je lundo, sed elektronikan version la komitatanoj ne ricevis ĝis 18:00 vespere, dek ses horojn antaŭ la estrarelekta komitatsesio. Videblis en ĝi la spuroj de hasta lastminuta laboro, kaj post demandoj pri tio en la sekva mateno la nura ĉeestanta membro de la elekta komisiono ja konfirmis, ke pro malaktiveco de la aliaj du membroj mankis la tempo bone fari la postulitan laboron.

La kandidatiĝo de Michael Boris Mandirola ne venis tiom neatendite, kiom ŝajnus el legado de kelkaj novaĵfontoj. Michael Boris kandidatiĝis pro insista petskribo, kiun subskribis duono de la ĉeestantaj komitatanoj kaj verkis mi. Mi ekhavis la ideon post legi la proponitan novan statuton de TEJO, laŭ kiu prezidanto ne povos ofici pli ol du periodojn sinsekve. Estus do strange, se la sama prezidanto, kiu proponas tiun ĉi novan statuton, mem ne sekvas tiun regulon, eĉ se li oficiale ne devas. Kaj ne estis ĉar neniu alia volis, ĉar Mandirola klare indikis en sia motivletero esti preta por ĉiu estrara ofico krom kasisto.

En la nokto inter la unua kaj dua sesio mi kaj aliaj sukcesis kontakti multajn komitatanojn por subskribi la petskribon. Kiam finfine en la mateno la petskribo estis prezentita al la plena komitato, Michael Boris kompreneble sekvis la volon de la komitatanoj kaj kandidatiĝis por la posteno de prezidanto, tiel ke la elekto de la prezidanto restu ĉe la komitato, ne ĉe la elekta komisiono. Male Łukasz ne sekvis la peton ankaŭ kandidatiĝi por la posteno de ordinara estrarano. La baloto mem finfine evidentiĝis tre proksima, unue 10 kontraŭ 9 por Łukasz Żebrowski, kaj poste 14 kontraŭ 8 por Michael Boris Mandirola.

La finfine elektita estraro havas kvin membrojn, sed tio jam estis decidita antaŭ iuj ajn retiriĝoj, ĉar la komitato, kiel kutime, unue elektis kiom da estraranoj ĝi volas havi, kaj ĉi-foje decidis havi nur kvinkapan estraron. Kiam ŝanĝiĝis la situacio pro la kandidatiĝo de Michael Boris, ni demandis al ĉiuj kandidatoj, ĉu iu ne plu kandidatiĝus kun Michael Boris kiel prezidanto, kaj Constanze Schönfeld indikis tion. La komitato evidente akceptis tiun konsekvencon per tamen elekti Michael Boris prezidanto, sed la retiriĝo de Tobiasz Kubisiowski estis anoncita nur post la fina rezulto de la prezidanta baloto. Fine la retiriĝo de Alexandre Raymond okazis, ĉar restis tri kandidatoj por du postenoj, kaj Alexandre decidis, ke li kiel komisiito same bone povus realigi siajn ideojn.

Kun la sendependiĝo de TEJO kaj UEA la tuta elekto havas neniun rilaton, krom eble la proponita limigo de oficdaŭro en la nova statuto. Kaj eĉ malpli kun kelkaj vortoj diritaj de gasto en la komitatkunsido, kion la komitato preskaŭ neniam neas. TEJO nun havas kvinkapan kapablan estraron, alian ol planite, sed ne nepre malpli bonan, ĉar la supera organo de TEJO decidis plenumi siajn ĉefajn rolojn: kontroli la agadon de aliaj organoj kaj mem elekti la estraron.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0585 s s