Esperanta Civito

En la Esperanta Civito ne ekzistus "krimea problemo"


"Krimea problemo" estas la esprimo per kiu pli kaj pli ofte oni indikas la konflikton pro ĵusaj decido de REU (rusa sekcio de UEA), protesto de UkrEA (ukrajna sekcio de UEA) kaj respondo de prezidanto Mark Fettes nome de la UEA-Komitato.

Konkrete: en Krimeo (kies reaparteno al Rusio ne estas ankoraŭ agnoskita de la internacia komunumo) vivas ankaŭ esperantistoj; REU akceptas la reproprigon de Krimeo fare de Rusio kaj pretas akcepti esperanto-societon el Krimeo, eĉ investi tie per okazigo de eventoj; UkrEA opinias tion jure kaj morale neakceptebla kaj petas la opinion de Roterdamo; UEA respondas, ke Krimeo daŭre apartenas al Ukrajno, ĉar tio estas la vidpunkto de Unuiĝintaj Nacioj.

La respondo de Fettes signifas, ke UEA neniam havas propran opinion kadre de internacia diplomatio, sed simple adoptas la opinion de UN, pli precize de la UN-majoritato. Tiu aŭtomata politika rezigno ĉi-kaze povas konduki al konflikto kun landa asocio, kiu ne respektus UN-orientiĝon.

La Esperanta Civito ne estas ligita al UN, sed jes al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, al kies principoj ĉiuj Civitaj normoj devas kongrui, laŭ la Konstitucio mem. Krome, la nuna Senato havas majoritaton (sed ankaŭ opozicion) kiu pledas por la respekto de la principo de memdeterminado de la popoloj. Tial la Esperanta Civito estas observanto ĉe UNPO, la organizo de nereprezentataj popoloj (kie situas, interalie, Tibeto kaj Tajvano).

En la Civito do plej gravas la opinio de la unuaj koncernatoj. Se REU decidis aligi krimean societon, tio ne estas konsiderenda, krom se la krimea societo mem faris la decidon aliĝi, libere kaj sendepende.

Dua grava elemento estas la historiaj precedentoj: ĉu ekzistas lokaj aŭ regionaj societoj kiuj membris en alilanda asocio? Triesta Esperanto-Asocio ne aliĝis al Itala Esperanto-Federacio, antaŭ 1920; sed ja restis membro de IEF dum la jaroj de la "libera teritorio", tuj post la dua mondmilito. Tio okazis malgraŭ forta propagando de la tiama Jugoslavio, eĉ en esperanto: vidu la broŝuron "Al kiu Triesto?", recenzitan de Clelia Conterno Guglielminetti en la organo de IEF. Jen do ekzemplo.

Fine, sed ne fone, tiajn kazojn solvus ne la ekzekutiva aŭ leĝodona povoj, sed la justica: la Konsulo transdonus la proteston de UkrEA (se ĝi estus paktinta establo) al la Kortumo, por ke ekestu arbitracio. Sed tian arbitracian instancon UEA ankoraŭ ne havas.

Konkludo: ŝajnas ke la strukturo mem de Universala Esperanto-Asocio ne helpas solvi tiajn problemojn, sed eĉ povas malpreventi, generi aŭ gangrenigi ilin.

(Giorgio Silfer, Vickonsulo "ad acta")

[HeKo 578 4-C, 5 aŭg 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0117 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0562 s s