Esperanta Civito

Sepdek jaroj en la nuklea epoko


Hodiaŭ en Hiroŝimo estos solene rememorata la sepdeka datreveno de la eksplodo de la usona atombombo. La bombo falis sur la japanan urbon nur duonan monaton post la sukcesa eksperimento en dezerto de Nova Meksiko: hazarde la 26an de julio, nome la sama tago de la Unua Libro de Doktoro Esperanto.

Delonge oni scias ke la atombombo ne estis necesa por persvadi Japanion al kapitulaco: la strategia celo estis multe malpli grava ol la politika, nome demonstri al Sovetunio la arman superecon de Usono kaj, en la specifa areo, preventi la influon de Stalin al Ĉinio. La bomboj de Hiroŝimo kaj de Nagasako, tri tagojn poste, ankaŭ utilis, per siaj teruraj konsekvencoj ĉe la pretervivintoj, por studi la evoluon de radioaktiveco sur la homa korpo.

La "paca" uzo de la nuklea energio en la postaj jardekoj vidis Japanion duoble trafitan de la rememorata evento: ĝi fariĝis la lando kun plej multe da nukleaj centraloj, estante unu el la plej malsekuraj pro tertremoj kaj martremoj, sur nia planedo. Konscio pri tio ĝeneraliĝis nur post la lastatempa katastrofo de Fukuŝimo.

Tial, trans la emocio de la rememoro, interalie per la poezio de kandeloj sur tre etaj boatetoj flosantaj sur la rivero por pacigi la animojn de la mortintoj, la tragedio de Hiroŝimo (kaj Nagasako) gardas sian plenan aktualecon pro la debato pri la fontoj de energio.

En la Senato de la Esperanta Civito la verda majoritato, sed ankaŭ la opozicioj ruĝa kaj blanka, havas starpunkton ĝenerale favoran al la alternativaj energioj. Certa ekologia konscio ja disvastiĝis tra la tuta Esperantio, oni povas eĉ diri ke ĝi influas la kulturon de nia diasporo. Sed kio estas konsiderata kiel memkomprenebla, tio riskas esti neglektata. Tial hodiaŭ ni invitas la Civitanaron kaj la paktintojn mediti pri la reala signifo de ĉi tiu datreveno.

(Giorgio Silfer, vickonsulo "ad acta")

[HeKo 578 5-C, 6 aŭg 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0550 s s