Esperanta Civito

Internacia literatura konkurso EKRA-2007


Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", Razgrad (Bulgario), anoncas internacian literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj, originale verkitaj en esperanto "EKRA-2007", je libera temo. La verkoj ne devas esti ĝis nun publikigitaj en periodaĵoj, partoprenintaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en Interneto.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizanto (Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta fermita koverto surskribita per la sama pseŭdonimo.

La ĵurio kunsidos la 7an de junio 2007. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en revuo "Literatura Foiro" kaj en la bulteno "Esperantista Tribuno". La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo "Abritus-2007" (tradicie organizata kunlabore kun LF-koop) en Razgrad, la 9-10an de junio 2007.

[HeKo 321 7-B, 22 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0587 s s