Esperanta Civito

Oficiala komuniko de UETA pri Afrika Kongreso


Antaŭ kelkaj monatoj ni invitis al la kunorganizado de nia 6a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 20a ĝis la 25a de decembro 2015 en Togolando kun la temo :"Unua tasko nia".

Dum Sennacieca Asocio Tutmonda ĝis nun ne reagis al nia invito, la estraro de Universala Esperanto-Asocio respondis kaj ne akceptis kunlabori, kaj eĉ deziris malsukceson al la kongreso; Monda Asembleo Socia aprobis la ideon kaj promesis partopreni la kongreson se eblus, kaj la Esperanta Civito ne nur promesis partopreni la kongreson, sed akceptis kunlabori por la plena sukceso de la kongreso.

Tial ĉi, la organizantoj de la kongreso decidis, ke la 6a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Togolando okazos sub la aŭspicio de la Esperanta Civito kaj kore salutas ĉiujn kunlaborantajn kaj nekunlaborantajn asociojn, kiuj reagis aŭ ne al niaj diversaj mesaĝoj. Ni ne forgesu, ke la pordo de la 6a AKE en 2015 restas daŭre malfermita al ĉiuj esperantistoj por kune vibrigi la tutan Esperantujon en Togolando.

Al vi ĉiuj, dankon.
Por UETA, la prezidanto,
Henriko Princo OGUINYE

[HeKo 578 7-A, 7 aŭg 15]

Komentarias d-ro Mark Fettes, UEA-prezidanto:
Ĉar Oguinye evidente ne bone legis (aŭ­ tute ne legis?) la korespondadon inter mi kaj Gbeglo Koffi pri ĉi tiu temo, nek la mesaĝon kiun mi sendis siatempe al Oguinye, ke ni iam "deziris malsukceson al la kongreso". Kompreneble ni deziras al ĝi plenan sukceson -- sed kiel ajn sukcesa ĝi estos, ĝi ne per tio farighos "la 6a Afrika Kongreso de Esperanto". 
-----
6a AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO OKAZOS EN BURUNDO EN 2016
Konforme kun decidoj faritaj en la 5a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭ­a AKE, ankaŭ­ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo.

La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de la titolo "6-a AKE" por la aranĝo anoncita por la fino de 2015 ne havas aprobon de la Afrika Komisiono de UEA nek de la Estraro de UEA. Ĉar laŭ­ la provizoraj informoj ĝi havos indan enhavon, ĝia preparado kompreneble rajtas pluiri kaj UEA ankaŭ­ povos helpi diskonigi ĝin, sed ne sub tiu nomo.

Respondas c-ano Henry Prince Oguinye, UETA-prezidanto:
Mi bone sekvas la korespondadon inter vi kaj Gbeglo Koffi. Mi petas, bonvolu demandi al Martin Schäffer. ĉu li ne jam nome de la estraro de UEA, deziris malsukceson al nia 6a AKE okazonta fine de 2015 en Togolando? Ni ne bezonas vian helpon diskonigi informojn koncerne nian kongreson. Ni antaŭdankas vin por via komprenemo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0527 s s 
  Total: 0.0674 s s