Esperanta Civito

La UK-numero 2015 de Heroldo


La Universala Kongreso en Lillo ricevas detalan pritrakton en HdE 2242 (9:2015), danke al la artikoloj kaj fotoj de gec-anoj Anna Bartek, André Cherpillod kaj Giorgio Silfer. Ĝi aperis praktike samtempe kun la organo de UEA mem.

La kongresa numero de "Heroldo de Esperanto" enhavas dokumentan, kronikan kaj komentarian partojn. Kiel dokumentoj legeblas la tuta festparolado de prezidanto Mark Fettes, la alparolo de Louis-Zaleski Zamenhof, la rezolucio pri la sendependiĝo de TEJO kaj la kongresa rezolucio.

Komentarie, Nicolas Vanof emfazas la kontraŭdiron en la prezidanta prelego: "Ofte okazas, ke la etoso evitas rimarki paradokson, eĉ vidi en ĝi iun fortan punkton. Tipa ekzemplo pri tia kontraŭdiro estas la percepto pri nia kulturo, kaj pri la rolo de la E-istaro, devenanta el la bela metaforo de la ŝipo. Ĉar per tiu metaforo la E-istaro similus precipe al disularo kiu bezonas unu fojon jare distanciĝi de sia hejma socio: do rifuĝi al komuna verda getto. Kaj kiel eblus <plibonigi la mondon>, havante tian sintenadon?".

La unua paĝo dediĉas pli da atento ol la ceteraj periodaĵoj al ŝajne marĝena detalo: la transdono de la oficiala reprezento pri la familio Zamenhof. Post detala prezento pri la biografio de la du Majstraj Nepidinoj, HdE komentarias: "La salutrajton la Majstra Nepo (90-jara) formale heredigis al siaj du filinoj, indikante por unu orienton kaj por alia okcidenton, kvazaŭ Teodozio por siaj du filoj, sojle al la ruino de la romia imperio. Sed se UEA estus izraelida monarkio, la heredanto de la krono de Ludovikoj (I kaj II) estus la plej aĝa viro gardanta la familian nomon -- ne plu Ludovikido, sed la nepo de Felikso: d-ro Robert G. Zamenhof."

Tre interesajn komentariojn verkis c-ino Anna Bartek: "Dudek tri jarojn poste: interjubilea komparo" kaj "Kongresanoj pilgrimis al Bulonjo". Tute draŝajn subskribis c-ano André Cherpillod, pri la libroservo organizita de s-ro Ionel Onet kaj pri la kultura programo.

Kompreneble en la kongresa numero vi ne trovas ĉion kongresan: ekzemple ne la rezulton de la futbalmatĉo, ĉar ĝi haltis je duono, kiam la esperantista teamo kaj la kontraŭa malkovris ke iu(j) ŝtelis ĉiun valoraĵon, inkluzive de ŝuoj, el la senvestejo...

La gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ĝi atingis sian 91an jarkolekton. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 579 8-B, 1 sep 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0498 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0929 s s