Esperanta Civito

Kvara proceso gajnita


Hieraŭ la Civila Tribunalo verdiktis favore al Kooperativo de Literatura Foiro en la proceso kiun la regio FONCIA en Neŭŝatelo postulis kontraŭ ĝi, pro pretendata pago de kelkcento da frankoj rilate al elspezoj ĉe la nemoveblaĵo La Elfonesto (proprieto de la kooperativo). LF-koop demonstris sian solventecon kaj FONCIA estis kondamnita pagi la elspezojn.

La interesojn de LF-koop defendis fondumo Pro Esperanto, pere de sia prokuristo, c-ano Giorgio Silfer, ĉar FPEF prizorgas la domflegadon tie. Li brile pledis, sen asisto de advokato (tio eblas en Svislando) kontraŭ advokatino de FONCIA.

Ne estas la unua, sed eĉ la kvara fojo kiam d-ro Silfer gajnas en proceso, sen asisto de juristo. En la unuaj tri procesoj temis pri privataj konfliktoj: du kontraŭ diversaj asekurkompanioj, unu kontraŭ c-ano Dieter Rooke, kiu akuzis lin pro fizika lezo. Sed unuafoje li gajnis defendante alies interesojn. Per tio Fondumo Pro Esperanto pruvas sin utila por siaj klientoj ankaŭ en kazo de konflikto ĉe tribunalo.

(HeKo 579 9-C, 3 sep 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0582 s s