Esperanta Civito

Naturamika Junularo kantis en esperanto


Unuan fojon Esperanta Naturamikaro estis reprezentata, pere de sia membro Danilo Ratti el Kanariaj Insuloj, en kunveno de Internacia Junularo de la Naturamikoj, ĉi-semajnfine en Prago. La okazon donis festa evento: la kvardeka datreveno de tiu junulara sekcio, kiu (male al TEJO rilate UEAn) estas de ĉiam sendependa kaj eĉ havas propran centralon en Ĉeĥio, dum NFI situas en Vieno.

La feston antaŭis kadroseminario pri la aktiveco de la junulara sekcio, kun specifa studo pri la internaciaj projektoj kaj la rilatoj kun Eŭropa Unio. Sed la etoso rapide ŝanĝiĝis al luda kaj amuza. Ĉiuj estis petitaj kontribui: nia reprezentanto kapablis je akrobataĵoj, dum c-ano Giorgio Silfer, kiu akompanis lin kiel konsilanto, sukcesis verki la kanton por la junularo, bazante sin sur okcitana melodio. Tial unuafoje ĉiuj junaj naturamikoj kantis en esperanto!

La partnereco inter ENa kaj la junulara sekcio de NFI estos formaligita venontmonate, post interna konsultiĝo de ENa, kies Komitato kunvenos en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo 24 septembro 2015.

(HeKo 580 1-B, 6 sep 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0550 s s