Esperanta Civito

En Kroatio Minnaja kaj Martinov pri nia literaturhistorio


Hieraŭ disvolviĝis en vilaĝo Hraŝĉina (norda Kroatio) la 13a Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj: tre agrabla duontago, en bieno Njegus, familia posedaĵo de verkistino Spomenka Ŝtimec, kun tagmeza pikniko kaj dumpaŭza manĝo de dolĉaĵoj. Suno kaj sennuba ĉielo akompanis dum la tuta tempo.

Partoprenis trideko da personoj; la prezento de c-ano Carlo Minnaja pri "Historio de la esperanta literaturo", eldonita de LF-koop kaj kunaŭtorita de c-ano Giorgio Silfer, estis la ĉefa tagordero. Tre aplaŭdite, ĝi vekis vervan diskuton, kun aldonoj fare de la ĉeestantoj.

Dum la evento ekzemplero de tiu libro estis solene donacita de Kroata Esperanto-Ligo al Zlatko Tiŝljar okaze de lia 70-jariĝo. Ankaŭ la aliaj prezentoj estis ege interesaj kaj tre bone (en)kondukitaj. Interalie prelegis c-ano Zlatoje Martinov el Belgrado, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro", kaj koncertis Georgo Handzlik, "bardo sen barbo".

(HeKo 580 3-B, 13 sep 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0577 s s