Esperanta Civito

La Vickonsulo en la 6a Afrika Kongreso de Esperanto


La Esperanta Civito oficiale aŭspicias la 6an Afrikan Kongreson de Esperanto en Togolando, 20-25 decembro 2015, kaj la Vickonsulo partoprenos ĝin laŭ invito de la organizantoj.

La konfirmo venas de sen. Giorgio Silfer mem, kiu pretas festparoladi ĉe la inaŭguro de la kongreso, kvankam lia ĉefa celo estas esperantologiaj prelegoj, specife pri la originala esperanta literaturo, konforme al la fundamenta rajto/devo de civitano, nome kleriĝo/klerigo. Certe dum la kongreso estos prezentita ankaŭ la libro "Historio de la esperanta literaturo", kunverkita kun c-ano Carlo Minnaja.

Al la demando, ĉu la Civito aŭspicius ankaŭ aliajn afrikajn kongresojn, la Vickonsulo respondas ke ĝis nun ne alvenis peto pri alia kongreso en Afriko. Al plia demando, pri la specifa nombrado de la aranĝo, kiu estus la 6a AKE, dum Universala Esperanto-Asocio asignas tiun nombron al alia okazonta en Burundio dum 2016, la Vickonsulo respondas: "Neniu asocio (specife ne UEA, alimaniere ĝi pruvu tion) proprietas la markon AKE: konsekvence togolandanoj rajtas aserti ke la sia estos la sesa Afrika Kongreso de Esperanto".

Pri la supozo, ke TEJO povus pli facile aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito, se ĝi estus sendependa de UEA, la Vickonsulo respondas ke tio estas indiferenta: "Por aliĝi al la Pakto ne necesas havi juran personecon: sufiĉas aprobi la principojn en la Pakto. Do TEJO pov(int)us kiam ajn peti aliĝon al la Pakto. Kompreneble la akcepto de nova paktonto dependus de la Forumo, nome la asembleo de la paktintoj".

(HeKo 582 3-C, 5 okt 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0695 s s 
  Total: 0.0820 s s