Esperanta Civito

Portempa malapero de "Internaciisto"


Luis Serrano Pérez en Hispanio ĵus rezignis pri la produktado de "Internaciisto", organo de esperantlingvaj komunistoj, kaj specife de IKEK, prezidata de c-ano Stan Keable en Britio.

Keable mem informas pri la portempa malapero de la gazeto, "ĝis la estraro de IKEK elektos novan redaktoron kaj trovos taŭgan aranĝon por presado kaj distribuado". Intertempe la abonantaro de "Internaciisto" ricevados internan informilon, kio tamen ne evitas statutan demandon.

Fakte, per abono de "Internaciisto" oni rajtas membriĝi en IKEK, se oni deziras tion; la abonpago estas samtempe aliĝkotizo por IKEK. Se la organo ne plu aperos, necesos reformi la proceduron de aniĝo al IKEK.

La gazeto havis sian gloran epokon komence de la 1930aj, kiam ĝi estis la proparolisto de la komunista frakcio proksima al Sovetunio, kaj konsekvence en konflikto kun Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiam ĝi aperadis en Berlino. La nazia persekuto unue, la stalina due, mortigis la periodaĵon, kiu resurektos nur pli ol kvardek jarojn poste, en la postfrankisma Hispanio.

[HeKo 583 3-A, 22 okt 15)




Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0619 s s