Esperanta Civito

Esperanto-Gården hejmo por rifuĝintoj


Ĉu la tro ofte malplenaj esperanto-centroj, kiel La Kvinpetalo kaj Kastelo Greziljono, baldaŭ transformiĝos al gastejoj por rifuĝintoj? Tio almenaŭ parte estas la destino de Esperanto-Gården en Svedio, laŭ decido de superaj aŭtoritatoj interkonsente kun lokaj.

Svedio havas grandan tradicion kiel azila lando. Tion konfirmis ĵusa interkonsento de ses el la ok svedaj partioj, pri dudek unu gvidlinioj, validaj dum la venontaj tri jaroj por la akceptado de azilantoj. Ekster la interkonsento situas la plej dekstra kaj la plej maldekstra partioj: pro malaj kaŭzoj, kompreneble, kvankam ili ambaŭ nomas sin demokratoj -- sved-demokratoj respektive livdemokratoj.

Ni rimarku ke en Svedio dum la lastaj du semajnoj forbrulis (pro fraŭda incendio) almenaŭ ses domoj preparitaj por loĝigo de rifuĝintoj. Ni vidos ĉu Esperanto-Gården evitos tiun sorton.

Cetere tiu kvanto ŝajnas bagatela, kompare kun la nombro da cele similaj atakoj en Germanio dum ĉi tiu jaro. En Hungario ne okazas incendioj, ĉar la registaro pikdratadas la tutan landimon. Pli civilizite, en Lombardio, kiam temas pri enloĝigo de rifuĝintoj, la najbaroj preferas fari monkolekton kaj mem aĉeti la koncernan gastejon aŭ hotelon -- la prezo de nemoveblaĵoj, pli kaj pli stagna aŭ eĉ dampita, helpas al tia investo. Nu, ĉu iu simile pretus aĉeti Esperanto-Gården por privata uzo?

La aktualaĵo trafis ankaŭ nian originalan literaturon, laŭ la ĵus verkita superrealisma rakonto de Giorgio Silfer "La popolo de la formikoj" (ĉu parenca al la releginda "La popolo de la musoj" de Franz Kafka?).

[HeKo 583 4-A, 23 okt 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0549 s s