Esperanta Civito

En Romo prezentita nia literaturhistorio


Sub la prezido de d-ro Giorgio Denti kaj en ĉeesto de la nuna prezidanto de la eldonejo, d-ino Perla Martinelli, prof. Giorgio Silfer prezentis hodiaŭ ĉe la esperanto-grupo de Romo la verkon "Historio de la esperanta literaturo", realigitan kun sia kolego prof. Carlo Minnaja.

Respondante al multaj demandoj de la publiko, c-ano Silfer skizis la ĉefajn karakterizojn de HEL, interalie: ĝi okupiĝas specife pri la originala literaturo kaj ne pri la traduka, kvankam aludoj al influaj tradukoj (kiel "La faraono" kaj "Sinjoro Tadeo") ne estas evitindaj; ĝi estas literaturkritika pli ol enciklopedieca teksto, kvankam la dua dimensio fortiĝas en la referencoj, ekster la kvindek kvar ĉapitroj de la libro; ĝi proponas novan periodigon, pli sub la influo de la sociologio de la esperanta popolo ol de la mondhistorio -- tiurilate, ekzemple, la persekutoj ekde 1936/37 pli gravas ol la mondmilitoj mem.

Pri la dua eldono, planata por 2016 aŭ 2017, c-ano Silfer diris ke ĝi diferencos de la unua esence pro la grafiko, dum la enhavo apenaŭ ŝanĝiĝos, malgraŭ la eventuala enŝovo de novaj aŭtoroj.

La eldonejo estis kontaktita por la eventuala aperigo de resumoj pri HEL en gravaj naciaj lingvoj, kiel la franca kaj la angla. La projekto estas pristudata.

(HeKo 584 8-B, 9 nov 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0635 s s 
  Total: 0.0758 s s