Esperanta Civito

Ĉu LTSEC havos D-diplomon?

La sola lingva ekzamenaro pri esperanto plene aplikanta la Komunan Eŭropan Framon de Referenco (do kun ses niveloj, kaj ne nur tri) baldaŭ antaŭvidos sepan diplomon, pri LSP -Language Special Purpose, tradukita al Lingve Specifa Praktiko.

Tion almenaŭ diskutos la Komitato de Kultura Centro Esperantista, komisiita pri la administrado de LTSEC, LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, laŭ direktivo Muhlemann, aprobita en 2006 en Ĉaŭdefono fare de la Forumo, interalie per la voĉo de la paktinta establo Meksika Esperanto-Federacio, reprezentita de c-ano Luis Raudòn.

"La LSP-diplomo, aŭ D-nivelo, rezultos el lingvotestado pri faka uzo. La unuaj fakoj pri kiuj sentiĝas bezono, lige kun la ekspansio de la Civita strukturo, estas juro kaj financo" diras c-ano Giorgio Silfer. Efektive estas planata unuafoje kurso pri retoriko en la Esperanto-Domo de Svislando, prepare al tiom alta nivelo. "La propono de KCE, se formaligita, estos submetita al la aprobo de la Forumo venontjare" precizigas c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri klerigado.

La propono konkretiĝas sekve de la 47a Konferenco de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj), okazanta en Peruĝo (Italio) 11-13 novembro 2015, kie KCE reprezentas nian lingvon, partoprenante per sia oficiala delegacio ankaŭ la laborgrupon pri enmigrintoj.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 584 9-B, 12 nov 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0549 s s