Esperanta Civito

En Milano festataj represo kaj persona jubileo

La freŝe bindita unua represo de "Historio de la esperanta literaturo", verkita de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, estis prezentita hodiaŭ vespere ĉe Milana Esperanto-Klubo, kie unu el la aŭtoroj festis ankaŭ la oran jubileon de sia esperantismo.

En plenplena salono prof. Silfer, post bonvenigaj paroloj de klubestroj (prezidanto Polerani kaj s-ro Ermigi Rodari), prelegis pri la signifo de la nova verko kompare kun aliaj literaturhistorioj. Li emfazis ke "ĝi okupiĝas specife pri la originala beletro kaj ĝi estas literaturkritika pli ol enciklopedieca, malgraŭ sia historiografia kompleteco".  Li ankaŭ komparis pli fruajn poetikajn kaj estetikajn kriteriojn kun la ĉi tie aplikitaj, specife se temas pri la linio esprimita de John Francis enkonduke al "La infana raso" de William Auld, kaj de Auld mem preface al "Esperanta Antologio".

La studoj entreprenitaj por verki la libron konfirmis, kaj konsekvence la libro tion registras, ke nia literaturo valorigas la ekziston de esperanta popolo; kio komprenigas ĉiun socian fenomenon ene de Esperantio, alikaze ne plene analizeblan, se temus nur pri movad(ar)o.

En sia konkludo c-ano Silfer pritraktis la plenumon de unu el la misioj kiujn li donis al si kiel tre juna esperantisto, nome la kresko de itala skolo ene de la esperanta literaturo.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 585 1-B, 13 nov 15]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0652 s s 
  Total: 0.0797 s s