Esperanta Civito

Kia sorto por esperanto.net?


La retejo www.esperanto.net estas prezentata kiel "multlingva informcentro pri esperanto". Kreite de la karmemora Torben Kehlet, ĝi estas plu posedata de lia familio, kiu konfidis ĝian administradon al Universala Esperanto-Asocio. Kun kia rezulto?

Lastatempe tion demandis d-ro Renato Corsetti, en mesaĝo al la Komitato: "Kial ne komenci paroli kaj voĉdoni pri io serioza? Laŭ mi la sola serioza afero, pri kiu devas okupiĝi ĉi tiu komitato estas la stato de Esperanto tra la mondo kaj ties disvastigo fare de UEA aŭ almenaŭ helpata de UEA. Ĉu iu volas paroli pri tiu temo?"

Al la demando de Corsetti, enhave kaj ortografie interesa (komitato minusklas, Lingvo majusklas), tuj replikis el la suda hemisfero d-ro José Antonio Vergara, estrarano: "Vi ofte emas interveni per tiaj supozate skuaj alvokoj, kvazaŭ vi estus la sola klarmensulo kiu interesiĝas pri la estontumo de Esperanto, dum ĉiuj ceteraj senutile kaj senkonscie nur ludadas en koto el banalaĵoj".

Al kio Corsetti respondis:
"Vi pravas ke mi intervenas iom provoke, sed en ĉi tiu diskutlisto de la komenco de la nova labor-jaro mi ne legas ion pri la estontumo (gratulojn pro la vorto!) de Esperanto. Ni komencu de io facila. Iam mi legis, ke la retejo www.esperanto.net estos nia deponejo de informiloj kaj informoj pri Esperanto. Ĉu tiu projekto antaŭeniras? En la UK en Lilo Mark Fettes respondis al mi en la komitat-kunsido, ke se UEA volus okupiĝi pri informado ni devus starigi apartan Esperanto-Inform-Instituton, kiu zorgu pri tio. Mi pensas, ke UEA estas tiu instituto, sed mi evidente eraras. Cetere, mi ĉiam eraris en la vivo, ĉar neniun fojon mi voĉdonis por la gajnonta partio."

Elmigro al Londono pozitive efikis al la humuro de Renato Corsetti.

(HeKo 585 7-A, 22 nov 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0486 s s 
  Total: 0.0640 s s