Esperanta Civito

Du peze negativaj informoj el TEJO

La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĵus ricevis el la Estraro du peze negativajn informojn.

La unua koncernas la financojn de la asocio: kun granda malfruo la antaŭa kasisto liveris la raporton pri 2014, el kiu rezultas ke TEJO enspezis 15.880,66 eŭrojn kaj elspezis 38.139,92 -- kun deficita saldo de 22.259,26 eŭroj. La elirinta kasisto, Nico Huurman el Nederlando, verdire eĉ ne transdonis ĉiun informon, ĉar UEA mem ankoraŭ ne finkalkulis pri membroj kaj abonoj -- kio zorgigas pri la akurateco de la librotenado en Roterdamo.

La deficiton kaŭzis precipe la manko de "administraj subvencioj". Komentarias kasisto Huurman: "La malprofito de 2014 estas certe denove signifa fordegelo de niaj financaj rezervoj. Ili daŭre estas en bona stato pro la antaŭaj profitaj jaroj, kun ĉirkaŭ 70 mil je la fino de 2014. Ni jam eksciis ke en 2015 ni ricevas administran subvencion, do antaŭvideblas pli egala rezulto pri la jaro 2015." Alivorte, pro estonta laŭsupoze pli ekvilibra jarkalkulo, la bilanco restos kontentiga, kaj la nuna kapitalo (deklarita je 70.000 eŭroj) netuŝita.

TEJO restos ĉiukaze nano kompare kun la giganto UEA, el financa vidpunkto. Kaj ĝuste de la rilatoj kun UEA venis la dua malbona novaĵo.

La TEJO-prezidanto, Michael Boris Mandirola, informis hieraŭ ke "laŭ peto de la Komitato de UEA estis konsultita notario en Roterdamo kiu ricevis la statuton de UEA kaj la proponatan statuton de TEJO; la rezulto estas ke necesas amendo de la statuto de UEA por ke ĝi kongruu kun la proponata reformo kaj, fakte, kun la nuna situacio."

Por mildigi la konsekvencojn, la estraro de TEJO "interkonsentis kun la estraro de UEA pluumon de la procezo, nome jam trakti novan statuton kaj la kontrakton inter TEJO kaj UEA (kio donus jam grandan paŝon antaŭen KER-perspektive) sed atendi por la registrado ĉe notario (kio donus la plenan juran personecon kiu aparte gravas subvencividpunkte) tiel ke la komitato de UEA povu trakti la amendon de la statuto somere en Nitro."

La tempoj por la sendependiĝo de TEJO do longiĝas. Verŝajne pravis c-ano Silfer, kiu delonge sugestis malfondi TEJOn kaj tuj refondi ĝin similnome, kun propra jura personeco, kaj kiel nova TEJO fari kontrakton kun ĉiu alia junulare interesa subjekto, inkluzive de UEA. Ĉi-lasta eĉ ne bezonus modifi sian statuton, ĉar la oficiala malfondo de TEJO aŭtomate modifus ĝin.

Ĉiukaze la longigo de la tempoj donas novan elanon al la kontraŭuloj de la sendependiĝo.

[HeKo 586 1-A, 27 nov 15]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0577 s s