Esperanta Civito

Eŭropa Unio kaj Turkio pli proksimas


La 29an de novembro 2015 ŝtatestroj kaj ĉefministroj de Eŭropa Unio kunvenis kun la reprezentantoj de Turkio. La kunveno signifis gravan etapon en la disvolvo de la rilatoj inter EU kaj Turkio, kaj kontribuis al la mastrumo de la migra krizo.

La prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk, prezidis la kunvenon, dum Turkion reprezentis ĉefministro Ahmet Davutoğlu. La du partioj konsentas relanĉi la procezon de aliĝo de Turkio al EU. La koncerna dialogo intensiĝos per pli oftaj kaj pli strukturitaj renkontoj, kaj per pintokunveno du fojojn jare. Tiaj regulaj renkontoj ebligos al EU kaj Turkio enfokusigi la evoluon de iliaj rilatoj kaj debati pri internaciaj demandoj.

Komuna agadplano estas akceptita por fronti la krizon de fuĝantoj kaŭzita de la situacio en Sirio. EU kaj ĝiaj membroŝtatoj fortigos sian kooperadon kun Turkio kaj sian financan kaj politikan subtenon. EU intencas liveri al Turkio unuan suplementan helpon de tri miliardoj da eŭroj por fronti la grandan nombron da rifuĝintoj el Sirio nun sur ĝia teritorio.

Por plenumi la agadplanon, la du partioj kunlaboros pli aktive pri la migrantoj sen bezono de internacia protekto, a) malhelpante ilin atingi Turkion kaj EU-teritoriojn; b) draste aplikante la ambaŭflankajn decidojn rilate reakcepton; c) rapide resendante al la devenlandoj la migrantojn sen bezono de internacia protekto. La kunvenantoj gratulis la turkojn pro ilia intenco plibonigi la situacion de la sirianoj sub portempa protekto kaj restas rezolutaj lukti kontraŭ la krimaj retoj de pasigistoj.

EU kaj Turkio krome interkonsentis apliki la akordon de reakcepto ekde junio 2016. Ili intencas kompletigi la procezon de liberaligo de la vizoreĝimo kaj forigi la vizan devigon por la turkaj gecivitanoj en la Ŝengena areo, ĝis oktobro 2016.

Estis anoncita la kunvoko de interregistara konferenco, la 14an de decembro 2015, perspektive al la malfermo de la ĉapitro 17 de la aliĝoprocezo, kiu koncernas la ekonomian integrigon kun Turkio. EU-Komisiono entreprenos la preparon al la malfermo de aliaj ĉapitroj, ne neglektante la pozicion de unuopaj membroŝtatoj. La aliĝoĉapitroj estas entute tridek kvin, el kiuj dudek unu ankoraŭ fermitaj, dek tri en diskuto kaj unu jam konkludita.

[HeKo 586 4-E, 2 dec 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0514 s s