Esperanta Civito

La plej aktuala verko pri jogo en esperanto


Ĵus aperis en esperanto "La perfektiĝo de jogo", verkita de A. C. Bhaktivedanta Swami Prabhupada, fondinta guruo de la Internacia Societo por Kriŝno-Konscio, kaj presita de lia eldonejo mem en Usono.

Lingve kontrolis ĝin du niaj Lingvaj Komitatanoj, c-anoj Bertil Nilsson kaj Ljubomir Trifonĉovski. Bedaŭrinde la dua ne ĝisvivis la publikigon, kvankam la morto estas relativa fakto(ro), ĝuste laŭ la koncernata doktrino.

La 65-paĝa libreto estas tre utila ankaŭ pro la uzata terminologio kaj pro sinteza gvidilo al la elparolo de la sanskritaj sonoj. La lingvo estas klara kaj klera samtempe, kaj denotacie respektema, se escepti la enkondukon de "dis" kiel prepozicio (kiel "disde").

Koloraj bildoj kompletigas la tekston de la monde fama jogomajstro, kiu "verkis pli ol sesdek volumojn de fidindaj kaj bonfidaj tradukoj, komentarioj kaj diverstemaj studoj pri la filozofiaj kaj religiaj klasikaĵoj de la Bharata literaturo".

(mendebla ĉe Kultura Centro Esperantista, Svislando)

[HeKo 586 7-B, 6 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0552 s s