Esperanta Civito

Esperanta PEN asembleos en Budapeŝto


Post rapida sondado ĉe la membraro la prezidanto de Esperanta PEN-Centro, c-ano Bertil Nilsson, decidis kunvoki la Asembleon en Budapeŝto, ĉe la nova sidejo de la Orienta legacio de la Esperanta Civito. La Asembleo koincidos kun la tagoj de ARTE - Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, komence de aŭgusto 2016.

En la tagordo certe situos la elektoj de la nova Komitato, oficanta por 2017-19. La nuna prezidanto retiriĝas post du sinsekvaj mandatoj (2011-13, 2014-16). Ĝuste fine de 2016 la unusola verkista societo agnoskita ekster Esperantio festos la 25an datrevenon de sia fondo, fare de Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer.

Unu el la unuaj aliĝintoj estis prof. Gaston Waringhien, kiu tiam estis revizianta la tradukon de la Dekamerono. Dum kvarono de jarcento forpasis pluraj valoraj membroj, post Waringhien, kaj ne ĉiuj en tiel alta aĝo kiel li: ni perdis Leen Deij, Johannes Di Censo, Giordano Falzoni, Ljubomir Trifonĉovski... Alia membris sed kabeis, pro kaŭzoj internaj al Universala Esperanto-Asocio (kun kiu tamen la Esperanta PEN ne havas rilatojn).

Ni menciu ke unu el niaj membroj kandidatis por la posteno de internacia sekretario ĉe PEN International en 2004: tiam li atingis 40% de la voĉoj, kontraŭ la potenca kandidatino de la usona PEN.

[HeKo 587 2-B, 9 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0647 s s