Esperanta Civito

La ekonomia kaj socia perspektivo en Eŭropa Unio

La Parlamento de Eŭropa Unio enketis en septembro 2015 tra ĉiuj EU-landoj pri la ekonomia kaj socia situacio. La kernaj demandoj estis: ĉu la ĝisnuna krizo estas mastrumenda pli konfederacie aŭ pli unuope fare de la ŝtatoj? ĉu la krizo daŭros ankoraŭ longe? ĉu la financa situacio de via hejmo montras (mal)pliboniĝon?

La du lastaj demandoj strikte kupliĝas inter si. Ne hazarde, Grekio superas ĉiujn pro pesimismo: 55% opinias ke la krizo longe daŭros (la EU-mezumo estas 32%) kaj 90% ke la privata monujo triste malplenas (la EU-mezumo haltas je 40%). Je la mala ekstremaĵo, do kiel plej optimismaj, situas danoj kaj maltanoj, kun procentoj oscilantaj inter kvin kaj dek ok, laŭ la demandoj.

Ĉu la pesimistoj volus pli aŭ malpli da unuiĝinta Eŭropo? Ili ja devus esti la plej skeptikaj pri EU. Tamen Grekio ne estas la unua en la vico, ĉi-foje: nur la kvara aŭ kvina. Superas ĝin la iberiaj regnoj kaj la brita reĝolando. La unuaj (precipe Portugalio) staras sur la podio post Grekio inter la pesimistoj pri longeco de la krizo kaj hejma mizero, dum la britoj iom skizofrenias: ili certagrade optimismas, sed inverse skeptikas pri EU.

Diverĝa ankaŭ la franca respondo: pesimismo unuflanke kaj pliintensigo de la EU-intervenoj aliflanke. Verŝajne la malkontento pro la financa stato transformiĝis al secesiemo nur en novembro, per la sukceso de Marine Le Pen.

Malgraŭ la antieŭropismo esprimata de orienteŭropaj registaroj, la malpopulareco de EU efektive estas kreskanta ĉefe en okcidento kaj ĉe la Mediteraneo, laŭ ĉi tiu enketo.

[HeKo 587 6-A, 13 dec 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0191 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0639 s s