Esperanta Civito

La Afrika Kongreso dankas al la Esperanta Civito


Reĝo havis kvar edzinojn. Ili ĉiuj diradis al li, ke ŝi pli bone amas lin ol la ceteraj. La reĝo ne rifuzis tion, kaj la tempo pasadis. Iam la reĝo tiom grave malsaniĝis, ke estis mortonta. La reĝo alvokis siajn edzinojn kaj diris al ili, ke li bezonos ilin en la transtombo kaj tial ili mortu kun li. Tuj reagis edzino: "Ne, mi estas tro juna por morti". Dua edzino intervenis: " Mi povos iri kun vi, sed ne nun. Eble post cent jaroj". La tria edzino tuj kolektis siajn aferojn kaj forlasis la domon reĝan. La kvara edzino diris: "Mia vivo estas sensenca sen la reĝo. Mi iros kun vi".

Karaj geamikoj, certe vi scias pri la proverbaro de Zamenhof. Unu el la proverboj estas: "Amikon montras malfeliĉo". Inter la Esperanto-organizaĵoj internaciaj, kiu estas plej proksima al Afrika Centro Esperantista/Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko? La demandon oni tute ne respondu, sed nur legu la raporton suban de la sesa Afrika Kongreso de Esperanto, okazinta en Anyron-Kopé (Togolando) de la 20a ĝis la 25a de decembro 2015.

La Esperanta Civito ĉiam kunlaboras kun ĉiuj afrikaj esperantistoj, kiuj deziras tion. Ĝi aŭspiciis la sesan AKE en Togolando, kaj ne nur tion faris. La programero Lernejo de AKE grandparte okazis danke al la Vickonsulo de la Esperanta Civito. Tra liaj prezentoj oni povis rekoni lin tre erudicia. Prave c-ano Giorgio Silfer kunaŭtoris la libron "Historio de la esperanta literaturo". La kongresanoj miris pri la abundaj scioj de la homo. Tiajn ACE/UETA klopodas enmeti en ĉiujn afrikajn esperantistojn dezirantajn tion.

Multan dankon ŝuldas ACE/UETA al la Esperanta Civito, kiu vere savis la vizaĝon de la eksterafrika popolo dum la sesa AKE en Togolando.

(Enkonduko al la retbulteno de UETA "Tr' Afrik' ", n-ro 8, januaro 2016)

[HeKo 589 4-A, 5 jan 16]

La Vickonsulo kore dankas la afrikajn geamikojn kaj gecivitanojn pro la gastigado, kaj transdonas la gratulon de la Kapitulo pro la sukcesa 6a Afrika Kongreso de Esperanto.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0198 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0656 s s