Esperanta Civito

Nek UEA nek TEJO kongresos en Burundio

Kiel HeKo jam aludis, s-ro Jérémie Sabiyumva kaj lia grupo rezignis pri la organizo de Afrika Kongreso de Esperanto en Burundio, aŭguste 2016.

UEA mem ne rezignis pri tiu kontinenta aranĝo, kiun ĝi kontraŭmetas al la sukcesa kaj efektive sesa Afrika Kongreso ĵus okazinta en Togolando, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Anstataŭ Burundio nun vicus Tanzanio; tamen neniu konkreta informo ĝis nun estis dissendita, kaj des malpli pretas luksa faldfolio kiel tiu, triste senutila, pri AKE en Rumonge (kiu forĵetis la monon pro la koncerna preso?).

Ankaŭ TEJO komencas retreti el Afriko, post la elscenigo de s-ro Lukasz Zebrowski, la aktiva pledanto por Internacia Junulara Kongreso en Rumonge (laŭ instigo de s-ino Mireille Grosjean, ILEI-fakulino pri afrikaj aferoj). Evidente TEJO eĉ ne ricevis inviton el Burundio, se ĝi ĵus tamtamis:

"Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 73an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Laŭ la aprobita Strategia plano de TEJO 2014-2017 IJK 2017 okazu en Afriko (vidu punkton 3.1.3). Pro tio ni plej bonvenigas afrikajn kandidatojn!" kiuj pormomente ne ekzistas.

Se UEA/TEJO (plus ILEI) en 2016-2017 sukcesus organizi neniun internacian kongreson en Afriko, eblus konkludi ke ili havas nigran horizonton en la nigra kontinento...

[HeKo 590 6-A, 17 jan 16]

Afrika Komisiono de UEA informas:
La kontinenta kongreso okazos 24-31 decembro 2016 en Tanzanio, en urbo Bunda. Ĝi estos la sesa Afrika Kongreso de Esperanto, ĉar Roterdamo ne agnoskis la togolandan aranĝon, kiun neniu membro de la Afrika Komisiono partoprenis, inkluzive de Adjévi Adjé, togolandano.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0356 s s 
  Total: 0.0512 s s