Esperanta Civito

Bildstria festivalo en Angulemo 2016


La speciala atento de la ĉi-jara "Literatura Foiro" pri bildliteraturo kondukis tri membrojn de la redakcio al vizito ĉe la Internacia Festivalo de Bildstrioj en Angulemo, dum ĉi tiuj tagoj. Francio kaj Belgio restas la ĉefaj landoj por la komiksa arto, tiel ke ili altiras ankaŭ la ĉeeston de eksterlandaj aŭtoroj, precipe italaj.

La konjunkturo ne estas favora al komiksistoj: unuflanke abunda produktado, aliflanke financa kaj eldona krizo estas kreantaj kategorion de ekspluatataj artistoj, kun pli ol la duono el ili gajnanta malpli ol la minimuman salajron, inkluzive de dudek procentoj sub la sojlo de malriĉeco.

Pozitiva estas la kresko de virinoj, almenaŭ laŭnombre: oni kalkulis unu el dek komiksistoj, antaŭ kelkaj jaroj, plejparte nur koloristinoj; nun preskaŭ unu el kvar estas virino, kaj kun pli kreivaj taskoj.

La festivalo de Angulemo, siaĝenre la plej grava en Eŭropo, distingiĝas de aliaj ĉar ĝi ne okazas en la kompakta spaco de granda foiro, sed ĝi dislokiĝas en pluraj konstruoj, tiel ke la urbo plene envolviĝas en la ekspozicioj (aparte bona tiu pri Hugo Pratt), la librostandoj, la aŭtografejoj, la forumoj kaj debatoj. La franca akropolo estas aparte taŭga por tia festo de koloroj kaj kulturo, interalie pro siaj eminentaj restoraci(et)oj kaj kafejoj.

Kio pri esperanto kaj komiksa arto?

Legu pli en Literatura Foiro


[HeKo 591 7-B, 30 jan 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0591 s s