Esperanta Civito

Osmo Buller trafita de milda cerbinfarkto


La elirantan direktoron de Universala Esperanto-Asocio trafis milda cerbinfarkto, kio devigis lin pasigi grandan parton de januaro en universitata kliniko. Li ĵus rekomencis labori plentempe, kaj esperas atingi aktiva en la posteno la 22an de februaro, daton de sia definitiva retiriĝo, pro la eluzo de libertempaj tagoj dum la lastaj semajnoj de sia dungiteco.

Antaŭ kvin jaroj s-ro Buller malsaniĝis pro sindromo kiu restis nekonata, sed kiu devigis lin al longa foresto el la Centra Oficejo. Kiam li revenis, la kuracisto estis ordoninta al li ne labori pli ol unu tagon semajne, kaj fari nur tion kio estas por li agrabla. Efektive la unua afero de li plenumita estis cirkulero pri la malkresko de la UEA-anaro; malkresko kaŭzita, laŭ Buller, precipe de la malbona redaktado de la revuo "Esperanto" fare de Stano Marĉek.

Ĝuste en februaro 2011 la bulteno "Horizonto de Afrika Centro Esperantista" aperigis la sekvan privatan opinion de c-ano Koffi Gbeglo: "Se Osmo malaperos, UEA  havos ne multajn problemojn. En 2001, kiam li demisiis, li plu estis en vivo kaj tiam influis la funkciadon de UEA, kio al tiu ĉi kaŭzis problemojn enormajn.  Se li estus mortinta, ne tiom da problemoj havus UEA.  Ĉiuj libere kunlaborus por la antaŭenpuŝo de UEA, ne timante koleron de Osmo."

En hazarda koincido kun la emeritiĝo de Osmo Buller la estraro de UEA nomumos ankaŭ la novan redaktoron de la asocia organo, la anstataŭonton de Fabrício Valle. Por tiu posteno kandidatiĝis entute ses viroj (kaj neniu virino). Probable la nova redaktoro ne rezidos en Ameriko, sed en Eŭropo (kial ne en Berlino?).

[HeKo 591 8-A, 31 jan 16]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
La supra artikolo havas absolute hontindan parton, kiu montras ekstertemajn kaj ekstertempajn privatajn negativajn opiniojn tute senutilajn, kun mencio de opinio de Gbeglo tute misguste esprimita ĝis neeltenebla makabreco. Mi konsilas haltigi la komunikon tuj post la unua alineo aldonante almenaŭ bondeziron pri kompleta resaniĝo.

La redakcio aliĝas al la bondeziro esprimita de c-ano Minnaja
.

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Pri la elekto de nova redaktoro, ĝi bezonus alian artikolon, ĉar ĝi tute ne rilatas al Buller, kaj la interkrampaĵo ne estas komuniko sed nekompreneblaĵo.

La redakcio respondas:
Certe aperos aparta HeKomuniko post la nomumo de la nova redaktoro.

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Mi tute ne dubas, ke tiuj vortoj estas de mi. Prave la redakcio menciis daton. De 2011 ĝis nun en februaro 2016 pasis multaj jaroj kaj multo ŝanĝiĝis inter Osmo kaj mi. La ŝanĝoj povus esti pozitivaj aŭ negativaj.
Kion mi ŝatus tie ĉi diri, tio estas ĉiutagaĵo en medio togolanda: "Ke towo ne no agbe, miawo ke", kio signifas "malamikoj estas vivantaj, ke ni zorgu pri nia malamikeco". Estas tute klare, ke mi neniam volas la morton de Osmo. Nun li komprenu, ke li vivos multajn jarojn pliajn por vidi kiel mi progresos plu en mia esperanto-vivo, kaj kion mi faros grandan ne nur por UEA, sed por la tuta Espeanto-komunumo. Li devas tion vidi kaj tial en mia nuna vesto de afrikanisto, mi luktas ne nur por afrikanoj sed ankaŭ por la ento HOMO.
Tial miaj supraj vortoj cititaj en HeKo ne plu estas aktualaj. Mi anstataŭas ilin per jenaj: "Osmo vivu longtempe, eĉ eterne por vidi kiel UEA vivos pli glate sen li, kaj kiel mi kaj ankaŭ aliaj afrikaj esperantistoj gvidos la afrikan E-movadon sen liaj postuloj kaj dependigaj tendencoj, kaj kiel tiuj afrikanoj donos pli certan bazon al UEA en Afriko, kie ĉiuj Esperanto-tendencoj (UEA, SAT, MAS, la Esperanta Civito kaj UETA) kunlaboros pace inter si".
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0553 s s