Esperanta Civito

La Kapitulo intense laboris en Angulemo


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis kvorume en Angulemo, sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, 30 kaj 31 januaro 2016.

Komence la Kapitulo aŭskultis detalan raporton de la Vickonsulo "ad acta", sen. Giorgio Silfer, pri la stato de la afrika Esperantio: speciale en la fokuso estis Burundio, Kongolando kaj Togolando. La Civita strategio en Afriko, subsidua kaj ne hegemonisma rilate al la lokaj subjektoj, bezonas adekvatan kunordigon inter fondumo Pro Esperanto kaj la Kapitulo, kaj koherigon ene de la paktintoj kun vasta perspektivo en Afriko, kiel Feminisma Esperanta Movado kaj Studenta Esperanta Ligo.

La dua el la traktitaj temoj estis la ĉi-jara parlamenta sesio en Budapeŝto, 5 aŭgusto 2016: la Senato kunsidos matene, la Forumo posttagmeze. La Konsulo interkonsentos la tagordon kun la grupestroj. Interalie la Senato fermos per definitiva aprobo la diskuton pri la estonta Lex Signorum (leĝopropono pri la simboloj): pendas demando pri la saluto, post la opinio de la Lingva Komitato -- oni ne ekskludas enketan referendumon, koincide kun la elektoj por la Senato en decembro 2016. Por la Forumo la plej grava punkto probable estos la revizio de direktivo Zavadlav pri la legacioj, pro la granda kresko de tiu interna strukturo: de neniu al tri en 2013-2015.

Sekvis la analizo pri la projekto "Civila Esperanta Servo", envolvanta la nordan legacion kaj gravajn paktintajn establojn, kiel Esperantan Naturamikaron. La Kapitulo esprimis sian aprezon pri la unua fazo de la projekto, kies provizora kunordiganto estas c-ano Claudiu Doda, kun c-ano Bertil Nilsson kiel mentoro.

La Kapitulo ekzamenis pliajn raportojn: de Pro Esperanto, kies fonduma konsilio estis kunvokita por la fino de februaro; de FEM, kies kunlaboro kun IKV bezonas subtenon rilate la geopolitikan analizadon.

Estis konstatita ankaŭ la ĝenerala kresko de la prestiĝo de la Esperanta Civito en kaj ekster Esperantio, kaj tiurilate enfokusigitaj ankaŭ la elementoj de la kvanta kaj kvalita ekspansio.

[HeKo 592 1-C, 2 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0610 s s