Esperanta Civito

La numero 39 de "Femina" estas eldonita

Aperis la 39a numero de "Femina", antaŭlasta de la deka jarkolekto, kaj datita je aŭtuno 2015.

La kovropaĝo resumas plej sinteze la enhavon: pentraĵo de Dante Gabriele Rossetti kongruas kun la duono de la numero, dediĉita al tri protagonistinoj de la mondliteraturo, dum la titolo "Izmir / Internacia Konsilio de Virinoj" enkondukas la paĝojn pri la kongreso kie Feminisma Esperanta Movado estis aktiva observanto.

La revuo donas virinan atenton al "Charlie Hebdo", per artikolo de Ayaan Hirsi Ali kaj poemo de Marie-France Conde Rey. Ĝi sin demandas pri la antifeminismo de virinoj en Usono, en la rubriko "Klara respondas". Ĝi detale raportas pri la 37a Internacia Femina Filmfestivalo, zorge de Marie-France Conde Rey.

Pri la signifo de la familio indas legi la festparoladon de Linda Brown Buck, Nobel-laŭreato pri medicino en 2004; la eseon de Marie-France Conde Rey "Paĉjo legas la ĵurnalon, Panjo lavas la vazaron"; kaj la artikolon de Anna Zvjagiceva elrusigita de Polina Kalnitskaja.

Al la numero kontribuis ankaŭ Anna Bartek, Bertil Nilsson, Cosima Schenk kaj Giorgio Silfer. Sed la ĉefan laboron plenumis Perla Martinelli, kiu kunordigis, enpaĝigis, tradukis kaj originale verkis.

La revuon "Femina" posedas FEM. Ĝin administras kaj eldonas LF-koop, ĝis la fino de la deka jarkolekto. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 592 9-B, 10 feb 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0564 s s