Esperanta Civito

Atestoj de Conde Rey kaj Keable en la KCE-kolokvo


"Esti avino por denaskulo": tiel c-ino Marie-France Conde Rey titolis sian prelegon kadre de la lingva kolokvo de KCE, hieraŭ matene. La Konsulo de la Esperanta Civito havis jam plenkreskajn gefilojn kaj relative aĝajn aŭ fore loĝantajn nepojn kiam ŝi eklernis esperanton. Tial nur okaze de la naskiĝo de la lasta nepo, el la dua edziniĝo de la plej juna filino, ŝi povis praktiki denaskismon.

Ŝia sperto estas ege interesa: la nepo identigis la avinon kun la lingvo, kaj la "avinan idiomon" li parolis (estante okjara) dum REF 2013 en Greziljono, kie fakte ŝi estis la sola avino inter gepatraj paroj kun infanoj.

C-ano Stan Keable rakontis sian sperton de denaskulo, ido de esperanta familio. Lia kazo estas iom aparta, ĉar la lingvo estis transdonata al li kune la marksisma-leninisma ideologio. Lia dulingvismo ŝajnas koordinita, tiu de lia frato Ken eble kompozita, dum la plej aĝa frato Robin iĝis ĉolo.

Legu pli en Heroldo de Esperanto


[HeKo 594 8-B, 29 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0540 s s