Esperanta Civito

Kompara semantiko en la KCE-kolokvo 2017


Akceptinte proponon de LK-ano Bertil Nilsson, Kultura Centro Esperantista organizos la trian kolokvon pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo" koincide kun la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, 13-17 aprilo 2017 (dum la paskaj tagoj), pri la specifa fako: kompara semantiko.

"Diversaj temoj estas esplorotaj en rilato kun nia lingvo" diras LK-anino Perla Martinelli, "dum la ĵusa kolokvo ni jam listigis kvar: la rilato inter semantiko kaj konotacio, la efiko de izonimoj, la tempospaca determinado, interkulturaj demandoj. Certe aliaj ekzistas."

La kolokvoj de KCE kunvenigas homojn kiuj havas raŭmisman percepton pri esperanto, sed estas malfermita al ĉiuj "lingvistikaj skoloj", de la bonlingvanoj ĝis la diego-piĉistoj.

Dum la kolokvaj paŭzoj kunvenas la ordinaraj Asembleoj de KCE kaj LF-koop, eventuale ankaŭ aliaj instancoj. Sesio specife dediĉita al Zamenhof estas tre probabla, pro la menciita datreveno. Male, ŝajnas malprobabla la inaŭgura sesio de la Civita Parlamento kiu, laŭleĝe, devos okazi ene de marto 2017; des pli ke la sekva parlamenta sesio estas jam invitita (sed ne kunvokita) al Ĉaŭdefono, koincide kun la somera Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (JARTE).

[HeKo 595 6-B, 7 mar 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0570 s s