Esperanta Civito

ENa pli forta en sia kvina vivojaro

Esperanta Naturamikaro finis en financa ekvilibro la jaron 2015an, konstatis la hieraŭa ordinara Asembleo de la societo, kunvokita al la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Pozitiva estis ankaŭ la raporto pri la aktiveco, kun kursoj kaj ekskursoj, starigo de valoraj kontaktoj en Asturio, Kanariaj Insuloj kaj Katalunio, partneriĝo kun la junulara sekcio de Naturfreunde International, lanĉo de projektoj, el kiuj la tempe pli proksima realiĝos post monato.

Fakte seminario pri la esenco kaj estonteco de naturamikaj domoj okazos en Malago, 15-17 aprilo 2016. Partoprenos plena sortimento da realaĵo: la beba ENa, kun nur unu domo; la adoleska itala federacio, kun nur kelkaj; la franca "patrino", kun kvardeko sur vasta teritorio, en centralisma kaj oficiale unulingva ŝtato; kaj la svisa "avino", kun okdeko sur malvasta teritorio, en federisma kaj plurlingva ŝtato.

La Asembleo aprobis la kunlaboron kun la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, por la okazigo de seminario pri biodiverseco en aŭtuno 2017, la kunlaboron kun rumana partnro por ornitologia aranĝo en la Danuba delto en printempo 2017 kaj la esploran vojaĝon de la ENa-sekretario en Turkio por sondi la ŝancojn de transnacia naturamika renkontiĝo.

Rilate al la propono enstatutigi la partnerajn asociojn kaj la fakajn rondojn (kio ĉiukaze postulus plian eksterordinaran asembleon) la kunvenintoj preferis unue funkciigi tiujn iniciatojn kaj poste normigi ilin, surbaze de la spertoj.

La asembleon, preziditan de sen. Julio Herrero, sekvis tre agrabla gastronomia vespero.

[HeKo 596 4-B, 19 mar 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0582 s s