Esperanta Civito

La itala TEJO-sekcio akiras juran personecon


Post multaj jardekoj da ekzisto, kaj pluraj da bona sed ne imitita ekzemplo germana, ankaŭ la landa sekcio de TEJO en Italio akiras juran personecon. Tiucele la Asembleo de Itala Esperantista Junularo aprobis hieraŭ en Pesaro novan statuton kaj elektis novan estraron, sub la prezido de Alberto Vitale.

La jura memstariĝo de IEJ, simile al tiu de TEJO (ankoraŭ prilaborata), alvenas en momento de interna fragileco, kun asocio aksita sur unu centro, en Torino. Nek IEJ nek TEJO atingas novan statuson pro granda ekspansio organiza kaj kvanta, sed esence nur pro la zorgo garantii al si subvenciojn el EU-instancoj.

Tamen, dum la statuso de TEJO dependas de reformo de la UEA-statuto, la koincido inter IEF- kaj IEJ-membreco riskas aŭtomate fali pro la ĵus aprobita IEJ-statuto. Des pli ke la aĝlimo por IEJ-membreco estis supren ŝovita al tridek kvin jaroj (kiel oni provas ankaŭ ĉe TEJO). Aliflanke la rilatado inter IEJ (nun simpla societo) kaj IEF (morala ento, kun la devigo liveri sian bilancon al prefektejo) ŝajnas ludo de ĉinaj skatoloj, almenaŭ se temas pri la gvidantoj: la ĵus eksiĝinta prezidanto, Emanuele Regano, estis samtempe la kasisto de Itala Esperanto-Federacio, kaj la nuna oficisto dungita de IEF (Riccardo Lamperti) ĵus fariĝis la kasisto de IEJ...

Krome, en Italio ne sufiĉas aprobi novan statuton: necesas registri ĝin per notaria akto. Tial, se vi volas testamenti al IEJ cent mil eŭrojn, bonvolu atendi ĝis la formaligo de la akto... La samo des pli aktualas rilate al TEJO.

(HeKo 596 9-A, 28 mar 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0584 s s