Esperanta Civito

Sed ni povus fondi pli bonan Civitegon...

"Mi vidas Universalan Esperanto-Asocion nuntempe en tre malsana stato" deklaris publike la svisa komitatano Dietrich Weidmann, "ŝrumpante jaron post jaro, kaj do ja estas evidenta ke nun io grava devas ŝanĝiĝi."

Replikis Renato Corsetti, itala UEA-komitatano: "Vi pravas, sed tio ne okazas pro la ekzisto de la landaj asocioj, sed pro ilia malforteco. Kaj ili kaj UEA same ŝrumpas."

Insistas Weidmann, kunprezidanto de ŝrumpanta landa asocio: "La nuna statuto, kiu fakte principe datas el la faŝisma jaro 1933, bezonas kompletan reviziion for de la naciisma koncepto de landaj asocioj, kiuj ĝin kontrolas kaj stiras, al aktiva membroorganizaĵo, en kiu la potenco apartenas al la individuaj membroj. Do reen respektive antaŭen al asocio laŭ koncepto de Edmond Privat kaj Hector Hodler!"

Konfesas d-ro Corsetti: "Por tio ni jam havas la Civiton sed ni povus fondi pli bonan Civitegon. Laŭ mi ni devas reiri reen al la baza ideo: disvastigi Esperanton, kio estas io tre malfacila kaj ĉiam pli malfacila. Kiam en UN ne plu estos landoj, tiam ni povos forigi la landajn asociojn."

Dankon pro la objektiva konstato, ke la Esperanta Civito pli fidelas al la konceptoj de Hodler kaj Privat ol la nuntempa UEA. Aliflanke, la Esperanta Civito havas federisman strukturon, dum UEA centralisman, kaj tia ĝi restus eĉ per la propono de Didi Weidmann, sen demokratiaj garantioj.

[HeKo 597 9-A, 13 apr 16]

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Jes, povus ekzisti civitego, sed necesas, ke oni unue rekonu la ekzistantan Civiton, kiu pli ol aliaj esperantaj organizaĵoj nuntempe laboregas por esperanto. Kaj la civitego tute ne kondutu kiel nunaj UEA-gvidantoj, kiuj taskas al si superregi ĉiujn aliajn esperanto-asociojn, kvankam ili ne havas la povon nek la konon necesan. La civitego devas ankaŭ havi tute alian politikon en Afriko. Tiu ĉi kontinento estu integra parto de ĝi, sed ne kukego, kiun la civitego volas dividi.

Kiu iomete konas la historion de Afriko, tiuj memoras kiel belgoj, hispanoj, portugaloj, francoj, germanoj, britoj kaj nerderlandanoj dividis inter si Afrikon. Ni ne memoru kiel malhome ili traktis la afrikanojn. La vundo plu estas. Ĝuste tial tute ne decas, ke UEA-gvidantoj sekvu tian vojon semante dividon inter afrikaj esperantistoj. Sed, se ili volas, ili helpu afrikanojn, sed ne kontraŭstaru agadon de aliaj afrikanoj, kiuj tute ne volas ricevi iliajn venenitajn kaj submetigajn donacojn.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0578 s s